Grek-katolika katedralo (Hajdúdorog)

La grekokatolika katedralo estas religia konstruaĵo en Hungario, en urbo Hajdúdorog.

Katedralo
grekokatolika
Grekokatolika katedralo en Hajdúdorog
Grekokatolika katedralo en Hajdúdorog
katedralo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Hajdúdorog
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito grekokatolika
provinco Hajdú-Bihar
Dato de konsekro 1772, denove en 1876
Statuso katedralo
Arkitektura priskribo
Konstruado 1752–1772
Specifo
Longo 38 m
Larĝo 21 m
Alto 48 m
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En 1312 en tiu loko jam estis kirko. En 1616 ortodoksaj hajdukoj alvenis, kiuj 2 lignajn preĝejojn konstruis. En la unua oni mesis rumane, en la alia slave. En 1640 ili konstruis brikan turon, kiu estas fundamenta parto de la nuna katedralo. Baldaŭe unu el la preĝejoj cindriĝis, tial oni konstruis brikan barokan konstruaĵon en la 18-a jarcento. En 1868 oni pligrandigis la preĝejon. En 1912 la papo nomumis la preĝejon katedralo kaj samtempe permesis la hungarlingvajn mesojn. Dum la historio la katedralo kelkfoje estis renovigita, lastfoje en 2006.

Konstruaĵo redakti

La katedralo havas 3 navojn kaj unu altan turon. Interne la ikona muro havas 54 bildojn kaj ĝi estas 11 metrojn alta, 7 metrojn larĝa (la plej granda en Hungario). Interne estas ankaŭ 3 galerioj kaj diversaj flankaj altaroj. En la norda parto sakristio funkcias. En la ĝardeno estas 3 krucoj, restaĵo de defenda muro kun 30 diversaj memorarboj.

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio