Grek-katolika preĝejo Metamorfozo de Kristo (Tiszaújváros)

Grek-katolika preĝejo en Tiszaújváros

La grek-katolika preĝejo Metamorfozo de Kristo (origine hungare Urunk színeváltozása) estas sakrala konstruaĵo en urbo Tiszaújváros (Hungario).

Paroĥa preĝejo Metamorfozo de Kristo
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tiszaújváros
Bazaj informoj
Religio kristanismo
provinco Norda Hungario, Borsod-Abaúj-Zemplén
diocezo Miskolc
dekanujo Sajópálfala
paroĥo loke
Dato de konsekro 1996
Konsekrinto Szilárd Keresztes
Arkitektura priskribo
Arkitektoj József András Nagy
Konstruado 19941996
Specifo
Ligiloj
Adreso 3580 Tiszaújváros, Bartók Béla út 23.
vdr

Historio redakti

Ĝis fino de la socialismo en Tiszaújváros ne ekzistis grek-katolika kirko, tial pastro de Sajószöged zorgis pri la loĝantoj. En 1991 paroĥo estis fondita en Tiszaújváros, en la sekva jaro pastra loĝejo estis aĉetita. La impona preĝejo estis konstruita inter 1994-1996. En 1998 pretiĝis la sonorilmuro kaj paroĥejo. La freskoj estis pentritaj inter 1999-2002 fare de Zsolt Makláry, la ikonostazo en 2007 fare de Erzsébet Egri. Ambaŭ sonoriloj estis faritaj en 2005.

Preĝejo redakti

La preĝejo situas sola en korto ĉe stratangulo, kontraŭe la aŭtobusa stacidomo funkcias. La fasado estas neplene simetria. Kelkaj ŝtupoj kuras al la ĉefenirejo. La kirka bazo kaj kupolo estas plurlateraj. La interna muro estis plene kovrita per ikonbildoj. La ekstera muro, kune kun la paroĥo, estas ornamita kun ruĝaj brikoj en blanka fono.

Kermeso okazas en la 6-an de aŭgusto.

Fontoj redakti