Grek-katolika preĝejo Sankta Georgo (Baktalórántháza)

La preĝejo Sankta Georgo estas grek-katolika konstruaĵo en urbo Baktalórántháza (Hungario).

Preĝejo Sankta Georgo
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Baktalórántháza
Bazaj informoj
Religio kristanismo
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
diocezo Nyíregyháza
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko
Konstruado 18331842
Specifo
Enhaveco 80 sidlokoj, 10 starlokoj
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En 1630 estis menciita rutena loĝantaro en la iama Bakta. Ekzistis ankaŭ hungaroj apartenantaj al la grek-katolika paroĥo en Petneháza. Ili komune konstruis lignan kirkon en 1693, samtempe ili fondis paroĥon. En 1806 la kirko estis renovigita, sed la posta sorto ne estas konata. Ŝtona sentura preĝejo estis konstruita inter 1833-1842, la turo estis konstruita en 1905. En la jaroj 2005 kaj 2006 plenaj renovigaj laboroj okazis.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en mezo de la urbo en korto, sed en la korto estas videbla ankaŭ ŝtona kruco. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias. La plej supre la turo altiĝas. La navo finiĝas en duonronda absido. La originaj instalaĵoj jam perdiĝis, interne nuntempaj mebloj videblas.

Kermeso okazas en la 23-an de aprilo.

Fontoj redakti