Grek-katolika preĝejo profeto Elija (Ibrány)
La grek-katolika preĝejo profeto Elija (origine hungare Illés próféta-templom) estas eklezia konstruaĵo en urbo Ibrány (Hungario).
Grek-katolika preĝejo profeto Elija | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Ibrány |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
paroĥo | en Nagyhalász |
Dato de konsekro | 1973 |
Konsekrinto | Miklós Dudás |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio
redaktiEn la 1200-aj jaroj oni konstruis en Ibrány romanikan katolikan kirkon omaĝe al Sankta Georgo. En la 1510-aj jaroj ĝi estis trakonstruita laŭ gotika stilo. La kalvinanoj transprenis la kirkon en la 17-a jarcento, same la loĝantoj kalvinaniĝis. La katolikoj konstruis propran malgrandan preĝejon en 1876, kiun la grek-katolikoj aĉetis en 1943. Ekde tiam jam loke okazis la diservoj. La trakonstruita preĝejo estis konsekrita fare de Miklós Dudás en 1973.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo situas sola en korto, kie inter flora ĝardeno ankaŭ krucifikso estas videbla. La fasado estas preskaŭ tute simetria, meze la turo iom reliefas, sed antaŭe estas pluvŝirmilo super la enirejo.
Fontoj
redakti- la koncerna teksto estas legebla en la teksto Arkivigite je 2022-01-27 per la retarkivo Wayback Machine
- [1]