Grizkapa akcipitro
La Grizkapa akcipitro aŭ Sulavesa akcipitro (Accipiter griseiceps) estas taga rabobirdo el familio Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj.
Grizkapa akcipitro | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Grizkapa akcipitro
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Accipiter griseiceps (Schlegel, 1862) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ĝi estas endemia de Indonezio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj humidaj montararbaroj.
La tre ardezgriza kapo de tiu akcipitro ja estas la ĉefa distinga karaktero[1], dum la supraj partoj estas malhelbrunaj, same kiel la vosto kiu havas kvar horizontalajn malhelajn al nigrecajn striojn, kiuj horizontaliĝas en suba ventro. La subaj partoj estas blankecaj kun malhelbruna vertikala disa strieco. La beko estas malhelgriza kun nigra pinto kaj flavaj vaksaĵo kaj brido ĝis ĉirkaŭokulo; la irisoj estas oranĝecaj. La kruroj estas flavaj kun nigraj ungoj.
Referencoj
redakti- ↑ Tiu karaktero aperas kaj en la latina scienca nomo kaj la en la komuna nomo en Esperanto.