Griza urso

(Alidirektita el Grizlio)

La griza urso estas potenca, brune flava urso vivanta en la altebenaĵoj kaj montoj de okcidenta Nordameriko. Tradicie oni konsideras ĝin subspecio, Ursus arctos horribilis, de la nordamerika bruna urso.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Griza urso

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Ursedoj Ursidae
Genro: Urso Ursus
Specio: Bruna urso U. arctos
Subspecio: U. a. horribilis
Ursus arctos horribilis
(Ord, 1815)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Nuna kaj historia vivregionoj de la griza urso en Nordameriko
Nuna kaj historia vivregionoj de la griza urso en Nordameriko
Nuna kaj historia vivregionoj de la griza urso en Nordameriko
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Griza ursino en Nacia Parko Yellowstone (Usono)

Grizaj ursoj povas plenkreske pezi de 180 ĝis 680 kg; la virurso kutime estas meze 1,8 oble pli peza ol la ursino, ekzemplo de seksa dimorfismo. Ilia koloro multe varias laŭ la geografiaj regionoj, de blondo ĝis malhel-bruno aŭ nigro. Oni iam pensis ke ĉi tiuj diferencoj ŝuldiĝis al diferencoj de subspecioj, sed nun oni opinias ke ilin kaŭzas diferencoj en la naturmedioj kie vivas la ursoj, precipe diferencoj de dieto kaj temperaturo.

La griza urso havas grandan ĝibon inter la ŝultroj kiu estas muskolaro uzata por doni povon al la antaŭ kruroj dum fosado. La kapo estas granda kaj ronda kun konkava vizaĝprofilo. Spite sian grandecon, ĉi tiuj ursoj povas kuri je rapideco de ĝis 55 km hore.

Kvankam la grizaj ursoj kutime vivas sole kaj aktivas nokte, en marbordaj regionoj ili kuniĝas apud riveroj kaj riveretoj dum la salma frajado. Ĉiun duan jaron la ursinoj naskas unu ĝis kvar (plej ofte du) ursidojn, kiuj estas malgrandaj kaj pezas ĉ. 500 gramojn. La ursinoj protektas sian idojn feroce.

La nuna vivteritorio de la griza urso etendiĝas de Alasko suden tra la plej granda parto de Kanado ĝis norda parto de nordokcidenta Usono (Idaho, Montano kaj Vajomingo). Iam tiu nearktisa besto vivis en la plej granda parto de okcidenta kaj suda Usono, sed ĝin oni ekstermi en ĉi tiuj regionoj. Oni atendas ke la reenkondukado de la griza urso en tiuj regionoj kie ĝi iam loĝis estos malfacila kaj pro tio ke reenkondukado de tiel granda besto al regionoj aprezataj por agrikulturo kaj la bredado de hejmbestoj elvokos rezistadon kaj necesigos severan kontroladon kaj pro la malrapidaj reproduktaj kutimoj (ursoj investas multan tempon je la edukado de siaj idoj).

Dieto redakti

Kiel ĉiomanĝuloj, grizaj ursoj manĝas diversajn plantojn kaj berojn, inkluzive radikojn, ŝosojn, kaj fungojn, kiel ankaŭ insektojn kaj malgrandajn mamulojn; tio kion ili manĝas dependas de la sezono kaj loko. La pli grandaj ursoj foje predas grandajn mamulojn kiel alkojn, ŝafojn, kaj karibuojn. Ĝenerale la grizaj ursoj ŝatas manĝi fiŝojn kiel salmon kaj truton, sed tiuj kun facila aliro al protein-riĉa dieto en la marbordaj regionoj povas fariĝi multe pli grandaj ol iliaj herbovoraj kuzoj.

Pretiĝante por la vintro ursoj alprenos centojn da kilogramoj de graso antaŭ ol eniri staton de falsa vintrodormo. Sciencistoj debatas inter si ĉu grizaj ursoj vere vintrodormas, kio koncernas korpotemperaturon kaj la fakto de la ursoj foje moviĝas dum vintrodormado. Unu interesa adaptiĝo de la griza urso estas ĝia kapablo parte recikli siajn korpo-ekskreciojn dum ĉi tiu periodo. En regionoj kie manĝaĵoj estas abundaj tutjare la grizaj ursoj entute rezignas pri vintrodormado.

Leĝa statuso redakti

 
Griza urso en Nacia Parko Denali

La griza urso listiĝas kiel minacata en Usono (krom Alasko) kaj endanĝerigita en partoj de Kanado. La usona registaro malrapide reenkondukas ĝin tie kie ĝi antaŭ formortis. La 9-an de januaro 2006 la Usona agentejo Fish and Wildlife proponis[rompita ligilo] forigi la grizajn ursojn de Nacia Parko Yellowstone de la listo de minacataj kaj protektitaj specioj.

Iuj biologoj proponis ke la vorto horribilis estu forigita de la taksonomia nomo de la urso por ke ĝiaj negativaj kromsignifoj ne malhelpu konservajn klopodojn. Ĉi tiu ŝanĝo tamen ne estas permesebla laŭ la Internacia Kodo pri Zoologia Nomenklaturo.

Bagateloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti