Großostheim

foira komunumo en Bavario, Germanio

La germana komunumo Großostheim [Grososthajm] - formala kategoriigata foira komunumo - situas en la distrikto Aschaffenburg en la nord-okcidento de la distrikto Malsupra Frankonio (Unterfranken) kaj de Bavario. La okcidentan limon konsistigas la distrikto Darmstadt-Dieburg de la najbara federacia lando Hesio. La ekonomia centro de Frankfurto ĉe Majno en Hesio foras malpli ol 40 kilometrojn nordokcidente. Großostheim konsistas el la partoj Großostheim, Pflaumheim, Wenigumstadt kaj Ringheim. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 16 342 loĝantojn sur areo de 44,31 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 369 loĝantoj/km².

Großostheim
Blazono
Großostheim (Germanio)
Großostheim (Germanio)
DEC

Map

foira komunumo en Germanio • neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Malsupra Frankonio
Distrikto Distrikto Aschaffenburg
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 06026
Poŝtkodo 63762
Aŭtomobila kodo AB
Oficiala Municipokodo 09671122
Subdivido 4 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Herbert Jakob (CSU)
Adreso de la administrejo Markt Großostheim
Schaafheimer Str. 33
63762 Großostheim
Demografio
Loĝantaro 16342 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 55′ N, 9° 5′ O (mapo)49.9166666666679.0833333333333Koordinatoj: 49° 55′ N, 9° 5′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 137 m
Areo 44,31 km²
Oficiala retejo https://grossostheim.de
vdr

La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj komunumoj (en horloĝa direkto) Stockstadt am Main, la urbo Aschaffenburg, Niedernberg, Mömlingen, Schaafheim kaj Babenhausen - la lastaj tri el tiuj situas en la najbara lando Hesio.

Historio redakti

Dum Ringheim de ĉiam estis parto de Groß-Ostheim, la antaŭe sendependaj komunumoj Pflaumheim kaj Wenigumstadt aliĝis nur en 1978.

"Ostheim", kiel nomiĝis la komunumo ĝis la 17-a jarcento, unue skribe menciiĝis en dokumento de la monaĥejo Fulda, skribita inter 780 kaj 799. Ĝi apartenis al diversaj regnoj, ĝis en la jaro 1278 ĝi fariĝis parto de la episkopejo kaj korona princejo Majenco.

La komunuma parto Ringheim havas sian nomon de antaŭa vilaĝo kun tiu nomo, kiu tamen ĉesis ekzisti komence de la 16a jarcento: la muelejo Ringheim, hodiaŭ gastejo kaj farmbieno, estas la sola restinta konstruaĵo de tiu vilaĝo. La moderna Ringheim ekestis post 1945 sur tereno de antaŭa armea flughaveno, kaj rapide kreskis.

Pflaumheim estis, kvankam tutproksime al la pli granda Ostheim, ĝis 1978 ĉiam estis sendependa komunumo, kiu unuafoje skribe menciiĝis dum la jaro 794 en dokumentoj de la monaĥejoj Lorsch kaj Fulda.

Wenigumstadt skribe menciiĝas unuafoje dum 1229 sub la nomo "villa Omestad minore". Tamen homoj certe multe pli frue tie loĝis, ĉar arkeologiaj trovoj pruvas spurojn de homoj de ĉiuj lokaj kulturaj epokoj de la pasintaj 7000 jaroj.

Ĉiuj lokoj de la komunumo, ekde 1278 kaj ĝis 1803 estis parto de la episkopejo kaj korona princejo de Majenco. Dum la postaj sed jaroj ili apartenis al la "princejo de Aschaffenburg", dum kvar jaroj al la "princejo de Frankfurt", kaj de 1914 ĝis hodiaŭ al Bavario.

Nuntempe, la komunumo estas kaj industria kaj agrikultura. Plej konata firmao de la komunumo estas la eŭropa centro de Nintendo, kiu produktas aparatojn por elektronikaj ludoj.

Trafiko redakti

La komunumon pasas la federaciaj stratoj B 469, kiu gvidas suden al Obernburg kaj Miltenberg, kaj B 26, kiu gvidas okcidenten al Dieburg kaj Darmstadt. Tre proksimas la aŭtoŝoseo A 3, kiu ligas la komunumon al la ekonomia centro de Frankfurto ĉe Majno kaj ĉirkaŭaĵo okcidente, kaj al Würzburg kaj Nürnberg oriente.

Eksteraj ligiloj redakti

 
la komunumocentra historia bieno Nöthig