Boningen

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Gsteigli)

Boningen estas komunumo en la distrikto Olten en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 705 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Boningen
Blazono de Boningen
Blazono de Boningen
Blazono de Boningen
Kapelo Mariahilf kaj vilaĝa grejnejo en Boningen
Kapelo Mariahilf kaj vilaĝa grejnejo en Boningen
Kapelo Mariahilf kaj vilaĝa grejnejo en Boningen
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Olten
Geografia situo CH1903: 631737 / 239956 (mapo)47.3097222222227.8583333333333Koordinatoj: 47° 19′ N, 7° 51′ O; CH1903: 631737 / 239956 (mapo)
Nombro de loĝantoj 705
Areo 2,8 km²
Alteco 410 m super marnivelo
Poŝtkodo 4618
Komunumkodo 2571
Mapo de Boningen
Mapo de Boningen
Mapo de Boningen
vdr

Geografio redakti

Boningen situas ĉe la suda flanko de la montoĉeno Bron nordokcidente de la rivero Aro, kiu formas la sudorientan komunumlimon. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,8 km², de kiuj 30,6% estas kovritaj de arbaro, 40,6% servas por agrikulturo kaj 22,1% por setlado. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo en sudokcidento ankaŭ al industria setlejo Gsteigli.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Boningen limas en nordo al Kappel, en nordoriento al Olten, en oriento al Rothrist (AG), en sudoriento al Murgenthal (AG), en sudokcidento al Fulenbach, kaj en okcidento al Gunzgen.

Trafiko redakti

Boningen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Apud la vilaĝo kruciĝas la flankaj vojoj de Kappel al Fulenbach kaj de Arburgo al Härkingen. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per buslinio de Olten tra Arburgo al Härkingen kaj Oensingen. Norde de la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A1. La plej proksima aŭtovojalveturejo situas 6 kilometrojn oriente en Arburgo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Boningen datiĝas el la jaro 1226 kiel in villa Bonningen. Boningen dum mezepoko apartenis al la froburga distrikto Fridau. Fridau estis en la jaro 1415 konkerita de Berno kaj Soloturno. Kadre de la divido de la Grafejo Buĥsgovio Boningen kune kun la distrikto Fridau fariĝis parto de Soloturno. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti