Pont-en-Ogoz

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Gumefens)

Pont-en-Ogoz estas komunumo en la distrikto Grejerco en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1631 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010. La ĉefloko de la komunumo estas Avry-devant-Pont.

Pont-en-Ogoz
Blazono de Pont-en-Ogoz
Blazono de Pont-en-Ogoz
Blazono de Pont-en-Ogoz
Kastelo de Pont-en-Ogoz
Kastelo de Pont-en-Ogoz
Kastelo de Pont-en-Ogoz
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Grejerco
Koordinatoj  46° 41′ 14″ N 7° 5′ 10″ O / 46.68722 °N, 7.08611 °O / 46.68722; 7.08611 (mapo)Koordinatoj: 46° 41′ 14″ N 7° 5′ 10″ O / 46.68722 °N, 7.08611 °O / 46.68722; 7.08611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1631
Areo 10,02 km²
Alteco 726 m super marnivelo
Poŝtkodo 1643 Gumefens
1644 Avry-devant-Pont
1645 Le Bry
Komunumkodo 2122
Mapo de Pont-en-Ogoz
Mapo de Pont-en-Ogoz
Mapo de Pont-en-Ogoz
vdr

Geografio redakti

Pont-en-Ogoz situas en la Friburga Mezlando, ĉe la orienta bordo de la Lago de Grejerco, proksimume 10 kilometrojn sude de la kantonĉefurbo Friburgo. La komunumo konsistas el la partoj Avry-devant-Pont, Gumefens kaj Le Bry, kiu siavice konsistas el la vilaĝoj Pont-en-Ogoz kaj Villars-d'Avry.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,02 km², de kiuj 21,9% estas kovritaj de arbaro, 64,8% servas por agrikulturo kaj 12,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Pont-en-Ogoz limas en nordo al Farvagny, en nordnordoriento al Rossens, en nordoriento al Pont-la-Ville, en sudoriento al Hauteville, en sudo al Marsens, en sudokcidento al Sorens, en okcidento al Le Glèbe, kaj en nordokcidento al Vuisternens-en-Ogoz.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo 12 kaj la svisa aŭtovojo A12, kies plej proksima alveturejo situas tri kilometrojn sude de la komunumo norde de Bulle. Apud Avry-devant-Pont situas la aŭtovojripozejo La Gruyère. Per buslinio de la entrepreno Transporto Publika Friburga de Friburgo al Bulle la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La hodiaŭa komunumo Pont-en-Ogoz fondiĝis la 1-an de januaro 2003 per kunigo de la antaŭaj komunumoj Avry-devant-Pont, Gumefens kaj Le Bry. Le Bry siavice estiĝis en la jaro 1970 per kunigo de la antaŭaj komunumoj Pont-en-Ogoz kaj Villars-d'Avry.

La nomo de Pont devenas de la malnova mezepoka urbeto apud la ponto de Thusy trans Sarino, kie troviĝis la unua burgo de la Senjoroj de Pont, kiu estis menciita en la jaro 1160. En la 13-a jarcento estis en rivera kurbo konstruita la dua burgo kaj la kapelo de Sankta Teodulo, kiu estas konservita ankoraŭ nuntempe. En la 14-a jarcento la peŝto iniciatis la pereon de la urbeto, kiu en la 16-a jarcento estis definitive forlasita. Ek de kiam en la jaro 1948 estis barita la Lago de Grejerco la ruino de la burgo kaj urbeto situas sur la insulo de Ogoz. En la jaro 1482 Pont estis vendita al la urbo Friburgo kaj fariĝis friburga voktejo. Ek de la Helveta Revolucio de 1798 ĝis 1848 ĝi apartenis al la distrikto Bulle kaj tiam ĝi sub la nova kantona konstitucio estis atribuita al la distrikto Grejerco.[3]

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj lokoj kun la nomo Pont

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti