Gusztáv Wenzel [gustAv vencel], laŭ hungarlingve kutima nomordo Wenzel Gusztáv estis hungara juristo, historiisto, profesoro, membro (korespondanta en 1846, ordinara en 1858) de Hungara Scienca Akademio. Lia nobela antaŭnomo (ekde 1879) estis kövesdi.

Gusztáv Wenzel
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1812 (1812-01-19)
en Luckau
Morto 23-an de novembro 1891 (1891-11-23) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco HungarioReĝlando Saksio
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo historiistojuristo • historiisto de juro
vdr
Gusztáv Wenzel

Gusztáv Wenzel [1] naskiĝis la 19-an de januaro 1812 en Lukau (Saksio). Li mortis la 20-an de novembro 1891 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Patro de Gusztáv Wenzel estis oficiro servanta en duono de Eŭropo, tial lia filo naskiĝis en Saksio kaj li frekventis lernejojn diversloke. Fine Gusztáv frekventis universitatojn en Vieno kaj Pest (urbo). Li iĝis jura doktoro en 1836, poste li ekinstruis precipe en Pest, iomete en Vieno. En 1866 li estis elektita rektoro, post 2 jaroj li ricevis la titolon reĝa konsilisto. Li pensiuliĝis en 1889, sed en la sama jaro li aliĝis al la supera ĉambro.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Frangepán Kristóf velencei fogsága (1850)
  • Handbuch des österr, allg. Bergrechtes (1855)
  • A magyar történet legrégibb idejétől 1561-ig (1856)
  • Egyetemes európai jogtörténet (Universala eŭropa jurhistorio), (1869/1870/1873)
  • Magyarország mezőgazdaságának története (1887)

Fontoj redakti