Malfermi la ĉefan menuon

Gvaĥiraj-barankilaj kserofitaroj

Tersupraĵa WWF-ekoregiono el Kolombio kaj Venezuelo en la biomo de la dezertoj kaj kserofitaroj
Areo enloĝata de la indiĝenaj vajuuoj, pli-malpli kongruante kun la ekoregiono.
Situo de la dezertoj kaj kserofitaroj en la mondo.

La gvaĥiraj-barankilaj kserofitaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la nord-anda ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al dezertoj kaj kserofitaroj de Kolombio kaj Venezuelo.

PriskriboRedakti

La ekoregiono havas areon de 150 000 kvadrataj kilometroj en Gvaĥira Duoninsulo kaj en la regiono ĉirkaŭ la urbo Barankilo. Ĝi okupas Gvaĥiran Duoninsulon, la valon de Ranĉeria-Rivero, kaj Guaĥiran Distrikton, kovrante partojn de la nordorienta marbordo de Venezuelo.

La jara pluvofalo varias inter 125 kaj 1000 mm, kaj la averaĝa temperaturo estas 26 °C [1].

La valoj troviĝas en la pluvombro de la ĉirkaŭanta Makvira-Montaro (Serranía de Macuira), kiu atingas altitudon de 900 metroj. Tiu montaro kaptas iujn el la pasatoj, kaŭzanta nebulon. Grava turisma celo en la areo estas Cabo de la Vela.

FlaŭroRedakti

 
Tipa pejzaĝo en Gvaĥira Duoninsulo.

La ekoregiono estas superregata de dornaj arboj kaj sukulentoj. Oftaj specioj ampleksas Acacia glomerosa, Bourreria cumanensis, Bulnesia arborea, Caesalpinia coriaria, Copaifera venezolana, Croton sp., Gyrocarpus americanus, Hyptis sp., Jacquinia pungens, Malpighia glabra, Myrospermum frutescens, Opuntia caribaea, Pereskia guamacho, Piptadenia flava, Prosopis juliflora, kaj Stenocereus griseus.

Arbaroj dominataj de Lonchocarpus punctatus ofte estas akompanataj de Bunchosia odorata kaj Ayenia magna. Aliaj arbaroj ekzistas en kiuj superregas Prosopis juliflora, Erythrina velutina kaj Clerodendron ternifolium. Varieco da plantokomunumoj ĉeestas kie du plantospecioj estas dominantaj. Ekzemploj estas : Astronium graveolensHandroanthus billbergii, Haematoxylum brasilettoMelochia tomentosa, Caesalpinia coriariaCordia curassavica, Bursera glabraCastela erecta, Vitex cymosaLibidibia coraria, Mimosa cabreraCordia curassavica, Bursera tomentosaBursera graveolens kaj Castela erectaParkinsonia praecox [1].

FaŭnoRedakti

La ekoregiono estas notinda por esti vivejo de granda populacio de la ruĝa flamengo (Phoenicopterus ruber), krom diverseco de birdoj kaj kiropteroj.

Minacoj kaj konservadoRedakti

 
Vajuua farmbieno.

La plimulto de Makvira-Montaro troviĝas ene de Nacia Parko Makvira. Apude troviĝas Naturrezervejo La Flamingoj kun surfaco de 80 da kvadrataj kilometroj, kiu estas centro de plantodiverseco por specioj de Hechtia, Salvia, kaj kakto. El la 2 700 specioj trovataj ene de ĝi, proksimume 30% estas endemiaj.

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 angle . Guajira-Barranquilla xeric scrub. Encyclopedia of Earth (2012-08-02). Alirita 2013-10-11.

BibliografioRedakti

  • hispane Martha Ligia Castellanos, Luis Carlos Pardo L. 2000 : Caracterización y primera aproximación a la determinación del índice de biodiversidad en los suelos de la cuenca del arroyo Mekijanao, Serranía de la Macuira, Alta Guajira. En: Juan Carlos Pérez (editor) X Congreso Nacional de la Ciencia del Suelo. Programa y resúmenes. El suelo un componente del medio natural, Medellín, Octubre 11 al 13 de 2000
  • hispane Edith González, Gabriel Guillot, Néstor Miranda, Diana Pombo (editores) 1990 : Perfil Ambiental de Colombia, Colciencias-Escala, Bogotá.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti