Gyöngyösmellék
Gyöngyösmellék [djondjoŝmelEk], kroate Meljek estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Szigetvár.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 10 km²
- Loĝantaro: 300
- Poŝtkodo: 7972
- Telefonprefikso: 73
Situo
redaktiGyöngyösmellék situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Villány-Barcs funkcianta ĝis 2007. Szigetvár troviĝas 13, Sellye 21, Barcs 23, Szentlőrinc 28 km-ojn.
Historio
redaktiLa unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1536. La loĝantaro dum la turkoj ne senhomiĝis, nur iom malpliiĝis. Ekde 1760 sudslavoj, depost 1800 germanoj pligrandigis la loĝantaron. En 1912 vivis en Gyöngyösmellék 677 homoj en 109 domoj. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon.
En Gyöngyösmellék migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Jozefo de 1890
- monumento pri falintoj dum la 2-a mondmilito
- muelejo