György Bakay [djordj bakai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bakay György estis hungara kuracisto, kirurgo, hospitalestro. Lia frato estis Lajos Bakay (kirurgo).

György Bakay
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1900 (1900-07-18)
en Hódmezővásárhely
Morto 11-an de septembro 1980 (1980-09-11) (80-jaraĝa)
en Hódmezővásárhely
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Frat(in)o Lajos Bakay
Okupo
Okupo kuracisto • kirurgo
vdr

György Bakay [1] Arkivigite je 2015-07-23 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 18-an de julio 1900 en Hódmezővásárhely. Li mortis la 11-an de septembro 1980 en Hódmezővásárhely.

Biografio redakti

György Bakay abiturientis en kalvinana mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1918, poste li estis soldato en Pozsony, fine li akiris kuracistan diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1926. Post siaj studoj li laboris en hospitalo de Hódmezővásárhely. En 1928 li havis postenon en kirurgia kliniko en Szeged. Dum la 2-a mondmilito li estis hospitalestro laŭvice en tiam hungaraj urboj Losonc kaj Dés. En 1944 la germanaj nazioj translokigis lin al Munkeno, kie poste estis militkaptito de Usono. Li kuracadis en la loka malsanulejo unu jaron, poste li hejmenvenis. Komence li estis bazkuracisto en apudaĵo de Hódmezővásárhely, poste en la urba malsanulejo-kuracejo. Li aĝis 75, kiam li pensiuliĝis.

Fontoj redakti