György Balogh (politikisto)

hungara politikisto

György Balogh [djordj balog], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Balogh György, estis hungara politikisto, parlamentano, librotenisto.

György Balogh (politikisto)
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1919 (1919-03-19)
en Debrecen
Morto 12-an de septembro 2006 (2006-09-12) (87-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Dalma Hajdu (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto
kontisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

György Balogh[1] naskiĝis la  19-an de marto 1919 (nun 1919-03-19) en Debrecen, li mortis la 12-an de septembro 2006 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

György Balogh maturiĝis en gimnazio en Kecskemét en 1937, poste li akiris komercistan diplomon en Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato palatino József en 1942, li doktoriĝis post 2 jaroj kaj akiris ankaŭ pedagogian diplomon. Inter 1942–1944 li estis librotenisto, poste li soldatiĝis, ekde 1949 ĝis sia pensiuliĝo en 1986 li estis ĉeflibrotenisto, dum en 1956 li akiris librotenistan licencon.

Politika kariero

redakti

Ekde 1938 li estis aktiva en la politiko. Inter 1945-1948 li estis profesia politikisto, poste li rezignis pro la komenciĝanta politika erao. Dum la hungara revolucio de 1956 kaj ekde 1988 li denove estis aktiva politikisto, eĉ parlamenta deputito inter 1990 kaj 1994.

Li edziĝis en 1944, lia edzino naskis 2 gefilojn en 1944 kaj post 2 jaroj.

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti