György Bartusz [djordj bartus], slovake Juraj Bartusz, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bartusz György estis slovakia hungara skulptisto, altlerneja instruisto, membro de Hungara Belarta Akademio (2009).

György Bartusz
Persona informo
Naskiĝo 23-an de oktobro 1933 (1933-10-23) (90-jaraĝa)
en Kamenín
Lingvoj slovakahungara
Ŝtataneco SlovakioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo skulptisto
vdr
Skulptaĵo pri Gyula Jakoby fare de György Bartusz (1980)

György Bartusz [1] naskiĝis la 23-an de oktobro 1933 en Kamenín (Slovakio).

Biografio redakti

György Bartusz apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li frekventis industriartan mezlernejon en Prago, poste belartan altlernejon, fine li akiris diplomon en belarta akademio en 1961 en Prago. En 1962 li havis artan postenon en fabriko. Inter 1963 kaj 1990 li estis profesie artisto. Jam ekde 1973 li profitis la komputilon en planado de artaĵoj. Inter 1990-1999 li gvidis altlernejan atelieron en Bratislavo, en 1992 li ekinstruis en altlernejo de Bratislavo, en 1999 li estis nomumita katedrestro de altlernejo de Košice. Krom la instruado li kreis pentraĵojn, grafikaĵojn, monumentojn. Li ricevis 7 slovakajn kaj hungarajn premiojn inter 1969-2004.

El solaj ekspozicioj redakti

  • 1967, 1973, 1989, 1992-1993, 1999, 2009 Košice
  • 1974, 1996, 1998 Bratislavo
  • 1977 Varsovio
  • 1980, 2001 Miskolc
  • 1988 Prago
  • 1992 Budapeŝto

El grupaj ekspozicioj redakti

  • 1968, 1985 Parizo
  • 1969 Romo
  • 1979, 1981 Meksikurbo
  • 1986 Budapeŝto
  • 1987, 1989-1990, 1992-1993, 1995, 1997, 1999 Bratislavo
  • 1994 Hamburgo
  • 1996 Prago

Elektitaj artaĵoj redakti

Fontoj redakti