György Derzsi
György Derzsi [djordj derĵi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Derzsi György estas hungara muzikalkantisto (tenoro), aktoro kaj komponisto.
György Derzsi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de novembro 1973 (50-jaraĝa) en Bratislavo |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio • Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro • teatra reĝisoro |
György Derzsi[1] naskiĝis la 9-an de novembro 1973 en Bratislavo (Ĉeĥoslovakio, nun en Slovakio).
Biografio redakti
György Derzsi apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li akiris muzikalkantistan diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2001. Lia ĉefinstruisto estis Tamás Szirtes. Li komencis sian kantistan karieron en Operetoteatro (Budapeŝto). Post unu jaro li estis membro de hungarlingva teatro de Komárno, poste de ĉevala teatro en Komárom. Li kantis ankaŭ operetojn, eĉ ankaŭ komponis kaj reĝisoris. Li havis edzinon.
Liaj teatraj roloj (elekto) redakti
- William Shakespeare-Giuseppe Verdi: Othello (muzikala adapto) - Cassio
- William Shakespeare: La Dresado de la Megero (muzikala adapto) - Hortensio
- Ferenc Lehár: A víg özvegy - Camille de Rosillon
Lia prezentita verko redakti
- Kincsem (muzikalo, 2014)
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Géniusz, az alkimista (serio, 2010) – Bakos
- Hacktion (serio, 2013) - restoracia posedanto
- Marriage by Lantern-Light (2018) - Guillot
Lia filma komponaĵo redakti
- A nyaklánc (mallonga filmo, 2020)
Vidu, aŭdu ankaŭ redakti
Fontoj redakti
- Hungarlingva biografio kun foto
- Intervjuo kun foto
- Roloj
- Priskribo de "Mia amo, Sárdy", monodramo en unu akto, prezentita fare de György Derzsi. Szerelmem, Sárdy « Ottawai Magyar Ház (hungare). Ottawa Hungarian Community center (2016). Arkivita el la originalo je 2023-12-03. Alirita 2024-03-21.
- Retejo de György Derzsi