György Fazekas [djordj fazekaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fazekas György estis hungara ĵurnalisto.

György Fazekas
Persona informo
Naskiĝo 6-an de junio 1914 (1914-06-06)
en Miskolc
Morto 22-an de majo 1984 (1984-05-22) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Sámuel Fazekas
Okupo
Okupo ĵurnalistoverkisto
vdr

György Fazekas[1][2] naskiĝis la 6-an de junio 1914 en Miskolc, li mortis la 22-an de majo 1984 en Budapeŝto.

Biografio redakti

György Fazekas maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li estis ĵurnalisto apud sia patro, pli poste en aliaj gazetoj. Dum la 2-a mondmilito li soldatiĝis, sed ekde 1942 li estis trudlaboristo. Li estis kaptita en Sovetunio, en la militkaptitejo li akceptis la komunismon kaj ekde 1944 li estis armea agitisto. Post la milito li hejmenvenis kaj aliĝis al la komunistoj havanta gazetan postenon. En 1947 la partio invitis lin al Budapeŝto, kie li partoprenis en la partia administracio, samtempe verkis en gazetoj. En 1951 li estis forigita, sed li trovis alian redaktejon. Iom poste li apartenis al strikta rondo de Imre Nagy (politikisto). En 1955 li denove estis forigita, sed post jaro li denove aktiviĝis, eĉ li kateniĝis al Imre Nagy dum la hungara revolucio de 1956. Li portis la saman sorton (deportado, prizono), fine li ricevis amnestion en 1961. Ekde 1968 li denove laboris en redaktejo.

Liaj libroj redakti

  • Emberrabló (romano, 1953)
  • Csodálatos utazás (prijunulara romano, 1954)
  • Miskolci toronyóra (membiografia romano, 1976)
  • Miskolc-Nyizsnyij-Tagil-Miskolc (membiografia romano dum la mondomilito, 1979)
  • Forró ősz Budapesten. Életútinterjú (rememoroj, 1989)

Fontoj redakti

Referencoj redakti