György Gedó [djordj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gedó György estas hungara boksisto, olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto, veldisto.

György Gedó
György Gedó
György Gedó
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aprilo 1949 (1949-04-23) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo boksisto • sporta trejnisto • veldisto
vdr
György Gedó

György Gedó[1] naskiĝis la 23-an de aprilo 1949 en Újpest.

Biografio redakti

György Gedó estis veldisto en Budapeŝto inter 1965 kaj 1972. Li akiris diplomon en 1973. Li estis restoraciestro inter 1981–1989, poste li laboris en stadiono, en 1995 li malfermis bokslernejon en Eger. En la sekva jaro lia piedo malsaniĝis kaj povis iri per bastono.

Li edziĝis dufoje, la unua edzino naskis filon en 1973, la dua gefilojn en 1989, respektive en 1990. Li ricevis ŝtatan premion en 1972.

Sporta kariero redakti

György Gedó inter 1958-1977 estis boksisto en Békéscsaba, poste en ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono okfoje inter 1968-1980, samtempe li apartenis al la hungara nacia teamo. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1968, Hungario en la Somera Olimpiko 1972, Hungario en la Somera Olimpiko 1976 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1980 kun ora medalo en 1972. Lia pezkategorio estis ĉiam 48 kg, lia plej konata trejnisto estis Zsigmond Adler.

Fontoj redakti

Referencoj redakti