György Hegyi
György Hegyi [djordj hedji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hegyi György estis hungara pentristo, mozaikisto, vitralisto. Lia origina familia nomo estis Schönberger, lia onklo estis Armand Schönberger.
György Hegyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Schönberger György |
Naskiĝo | 26-an de februaro 1922 en Budapeŝto |
Morto | 8-an de aprilo 2001 (79-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
György Schönberger [1] naskiĝis la 26-an de februaro 1922 en Budapeŝto, li mortis la 8-an de aprilo 2001 en Budapeŝto.
Biografio redakti
György Hegyi devenis el juda familio. Li frekventis judan gimnazion en sia naskiĝurbo, dum li ŝatis desegnadi. Post la abituriento li ne povis plulerni pro la kontraŭjudaj leĝoj, tial li vizitis privatan pentristan lernejon kaj li aliĝis al Artistkolonio (Szentendre). Ekde 1943 li estis trudlaboristo, sed en la sekva jaro li rifuĝis kaj kaŝiĝis. Li akiris mozaikistan diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1950. Liaj plej gravaj instruistoj estis Róbert Berény, Jenő Barcsay kaj Géza Fónyi. Post la diplomo li edziĝis. Li studvojaĝis al pluraj landoj. En 1964 li denove aliĝis al artistkolonio en Szentendre.
El solaj ekspozicioj redakti
- Cluj (1945)
- Budapeŝto (1954, 1962, 1967, 1981, 1990, 1999)
- Tel-Avivo (1964)
- Szentendre (1972, 1982, 1992)
- Orienta Berlino (1976)
- Okcidenta Berlino (1977)
El kolektivaj ekspozicioj redakti
- Prago (1947)
- Budapeŝto (1948-1988)
- Arthalo Budapeŝto (1949-1989)
- Szolnok (1998)
Elektitaj pentraĵoj redakti
- Hullámok
- Kettesben
- Hóember
- Dés
- Párizs
Elektitaj artaĵoj redakti
- Hajdúk (Hajdúnánás, 1952, mozaiko) [2]
- Padlódísz (Budapeŝto, 1956, plankomozaiko)
- A 12 zsidó törzs (Budapeŝto, vitraloj, 1998)
- Napos tengerpart (malgranda mozaiko en kadro)
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun bildoj Arkivigite je 2018-05-07 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-05-07 per la retarkivo Wayback Machine