György Kárpáti (reĝisoro)
György Kárpáti [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kárpáti György estis hungara dentkuracisto, reĝisoro, scenaristo, altlerneja instruisto.
György Kárpáti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de julio 1933 en Budapeŝto |
Morto | 3-an de junio 2023 (89-jaraĝa) |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato ![]() |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1961–1964) Universitato Semmelweis (1952–1957) ![]() |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro ![]() |
György Kárpáti[1][2] naskiĝis la 3-an de julio 1933 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiGyörgy Kárpáti akiris dentkuracistan diplomon en Universitato Semmelweis en 1957, sed dum la studentaj jaroj li gvidis ankaŭ pupteatran trupon. Post la diplomo li laboris kiel dentkuracisto. Tamen li akiris reĝisoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1964. Lia ĉefinstruisto estis János Herskó. Post la dua diplomo li laboris en filma produktejo, sed li estis ankaŭ asistanto en la altlernejo, lektoro inter 1978–1985, docento (1985–1992), fine profesoro ĝis 1999. Intertempe en 1991 li pensiuliĝis. Li ricevis signifan francan premion en 1991, finnan en 1998.
Liaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto)
redakti- Le conte de fée (mallonga filmo, 1962) - ankaŭ scenaristo
- Teenager party (dokumenta filmo, 1966)
- Cézár és Cecília (televida filmo, 1972)
- A bizalom jele (dokumenta filmo, 1984) - ankaŭ scenaristo
Liaj scenarlibroj (elekto)
redakti- Kórtünet (mallonga filmo, 1969) - ankaŭ reĝisoro
- Szép, tiszta Budapest (dokumenta filmo, 1974) - ankaŭ reĝisoro
- Az Apokalipszis lovagjai (dokumenta filmo,1984) - ankaŭ reĝisoro
Liaj libroj
redakti- A bábjáték titkai (1955)
- Bábszínpad sorozat rendezői utasításai (1955)
- Úttörő bábjátékos különpróba (1960)
- A rigó kalandjai (pupteatraĵo)
- Bábjáték és pedagógia (1965)