Gábor Zsigmond Papp
Gábor Zsigmond Papp [ĵigmond], laŭ hungarlingve kutima nomordo Papp Gábor Zsigmond estas hungara reĝisoro, produktoro, tradukisto. Lia patro estis Zoltán Sumonyi.
Gábor Zsigmond Papp | |
---|---|
Gábor Zsigmond Papp en 2018 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de decembro 1966 (57-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd • Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Patro | Zoltán Sumonyi |
Frat(in)o | Gergely Papp |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • filmproduktoro • tradukisto |
Gábor Zsigmond Papp[1] naskiĝis la 21-an de decembro 1966 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Gábor Zsigmond Papp akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1992, dum li studis helpe de stipendio en Universitato de Bolonjo en la studjaro 1990. Li akiris ankaŭ reĝisoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1996. Lia ĉefinstruisto estis György Kárpáti (reĝisoro). Li doktoriĝis en 2015. Inter 1992–2007 li reĝisoris en la Hungara Radio, poste li estis liberprofesiulo. Li havis postenojn en filmaj organizaĵoj. Li ricevis premiojn inter 1997-2009. Lia filo naskiĝis en 1999.
Liaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto) redakti
- Tandori (dokumenta filmo, 1996)
- Hamvazószerda (dokumenta filmo, 2004)
- Ketten Párizs ellen (televida serio, 3 epizodoj, 2015) - ankaŭ produktoro, scenaristo
- Bereményi kalapja (dokumenta filmo, 2022)
Liaj filmaj produktaĵoj (elekto) redakti
- Esterházy vacsora (dokumenta filmo, 1999) - ankaŭ reĝisoro, scenaristo
- Kémek a porfészekben (dokumenta filmo, 2009) - ankaŭ reĝisoro, dramaturgo
Liaj scenarlibroj (elekto) redakti
- Budapest Retro (dokumenta filmo, 1998) - ankaŭ reĝisoro
- Budapest Retro 2. (dokumenta filmo, 2003) - ankaŭ reĝisoro
- Én is téged, nagyon (dokumenta filmo, 2012) - ankaŭ reĝisoro
Liaj tradukaĵoj (elekto) redakti
- Katie Stewart: Micimackó mesterkukta (1994)
- R. L. Stevenson: Gyermekkert (2002, 2010)
- J. Donaldson - A. Scheffler: A Graffaló (2005, 2012)
- Gianni Rodari: Írógép-mesék (2014)
- Marjet Huiberts: Ádi, a kiskalóz (2021)