György Korompay

György Korompay [djordj korompai], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Korompay György estis hungara arkitekto, urbanizisto, altlerneja instruisto, arkitekturhistoriisto. Lia origina familia nomo estis Krompecher ĝis 1941, lia patro estis Ödön Krompecher.

György Korompay
Persona informo
Naskonomo Krompecher György
Naskiĝo 3-an de januaro 1905 (1905-01-03)
en Budapeŝto
Morto 4-an de septembro 1991 (1991-09-04) (86-jara)
en Galyatető
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arkitektoinstruisto
Information icon.svg
vdr
György Korompay (staranta tuj maldekstre)

György Korompay[1] naskiĝis la 3-an de januaro 1905 en Budapeŝto, li mortis la 4-an de septembro 1991 en Mátraszentimre (en ties ferieja loko Galyatető).

BiografioRedakti

György Korompay maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1928, pli poste li studis en Romo helpe de stipendio. Hejmenveninta li estis asistanto en la teknikuniversitato, kie li doktoriĝis en 1940. Post 2 jaroj lia instrua rango estis plialtigita. En 1944 li estis gvidanto de taĉmento el studentoj, kiuj sekvis la ordonon kaj rifuĝis al nazia Germanio, tamen al la okupita Danio. La grupo hejmenvenis en 1947 kaj daŭris la lernadon. Pro tiu ago li estis neglektita dum la socialismo. En 1952 li estis transmetita al ŝtata arkitektura entrepreno. Inter 1957 kaj 1975 li estis institutestro, poste li pensiuliĝis. Intertempe en 1967 li kandidatiĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis premiojn nur en 1957 kaj 1977.

Elektitaj kontribuojRedakti

  • A városi főterek kialakulása (disertaĵo, 1940)
  • A Kárpát-medence középkori településformáinak kialakulásáról (1941)
  • Veszprém városképi és műemléki vizsgálata (1954)
  • A városépítészet esztétikai alapismeretei (1959)
  • A városépítészet esztétikai vizsgálata - (disertaĵo, 1960/1964)
  • Főterek kialakulása a késő feudalizmus korában (1965)

Elektitaj eldonaĵojRedakti

  • A városrendezés korszerű kérdései (studenta lernolibro, 1942)
  • Városépítéstan (studenta lernolibro, 1951)
  • Községrendezési irányelvek - Módszertani tanulmány (studo, 1956/1957, 1958, 1961)
  • Települések zöldterület-ellátása – Módszertani munkák (1966/1969)
  • Településtervezési irányelvek és mutatószámok (Lakóterületek) – Módszertan és példatár 1971/1973)
  • Kereskedelmi létesítmény-ellátás - Tervezési irányelv és mutatószámok (1977)

FontojRedakti

ReferencojRedakti