György Piller

hungara skermisto

György Piller [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Jekelfalussy Piller György estis hungara skermisto (sabristo, pli malofte rapiristo), olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto, oficiro. Lia familia nomvarianto (ekde 1933) estis Piller-Jekelfalussy [jekelfaluŝi], lia nobela antaŭnomo estis felsőtárkányi [felŝOtArkAnji].

György Piller
György Piller
György Piller
Persona informo
Naskiĝo 19-an de junio 1899 (1899-06-19)
en Eger
Morto 6-an de septembro 1960 (1960-09-06) (61-jaraĝa)
en San-Francisko
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skermanto • sporta trejnisto
vdr

György Piller[1] naskiĝis la 19-an de junio 1899 en Eger (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario), li mortis la 6-an de septembro 1960 en San-Francisko (Kalifornio, Usono).

Memortabulo pri György Piller en Eger
Memortabulo pri György Piller en Miskolc

Biografio redakti

György Piller maturiĝis en gimnazio en 1914, poste li lernis plu en armea lernejo en Pécs, kie la skermo estis studobjekto. En la lasta jaro li batalis dum la 1-a mondmilito, pli poste li akiris diplomon en armea akademio. Komence li servis en Miskolc, poste en Budapeŝto, kie li estis surprize la unua sen iu ajn ŝancoj en konkurso. Li akiris licencon pri sportpedagogo en 1927, poste li instruis en la armea akademio. En la sekvaj jaroj li estis hungara ĉampiono dekfoje teame aŭ individue (1928-1934). Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1932 kun 2 oraj medaloj (individue kaj teame). Depost la 2-a mondmilito li estis trejnisto. Depost la Somera Olimpiko 1956 li disidis kaj vivis plu en Usono.

Li edziĝis en la 1930-aj jaroj. Lia oficira rango estis subkolonelo.

Memorigiloj redakti

  • memormedaloj en Eger kaj Miskolc

Fontoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti