Gyula Bezerédi [djula], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bezerédi Gyula estis hungara skulptisto. Lia origina familia nomo estis Brzorád, foje lia nomo aperis laŭ y-a formo Bezerédy.

Gyula Bezerédi
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aprilo 1858 (1858-04-09)
en Mogyorósbánya
Morto 30-an de julio 1925 (1925-07-30) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skulptisto
vdr
Gyula Bezerédi:Kálmán Tóth
Gyula Bezerédi:George Washington

Gyula Bezerédi [1][rompita ligilo] naskiĝis la 9-an de aprilo 1858 en Mogyorósbánya, li mortis la 30-an de julio 1925 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gyula Bezerédi komence lernis skulptoarton en Budapeŝto de Károly Alexy, ekde 1874 en arta akademio en Vieno. Post lernado li restis en Vieno kaj li kreis kelkajn skulptaĵojn. En 1882 li revenis al Budapeŝto, kie li atingis la unuan lokon en konkurso pri Benvenuto Cellini. Li kreis skulptaĵojn pri gravuloj, krome li faris ankaŭ alegoriajn ornamajn figurojn por la plej gravaj konstruaĵoj, fine ankaŭ ĝenroskulptaĵojn. Kelkaj el liaj skuptaĵoj neniiĝis dum sieĝo de Budapeŝto en 1945, kelkaj estas videblak eksterlande.

Elektitaj skulptaĵoj redakti

Fontoj redakti

 
Gyula Bezerédi:Sebestyén Tinódi en Budapeŝto