Károly Alexy [kAroj aleksi], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli komplete) Alexy Károly Ede estis hungara skulptisto, artinstruisto.

Károly Alexy
Persona informo
Naskiĝo 8-an de februaro 1823 (1823-02-08)
en Poprad
Morto 20-an de majo 1880 (1880-05-20) (57-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skulptisto
vdr
Lajos Batthyány fare de Károly Alexy
Ornamskulptaĵo fare de Károly Alexy

Károly Alexy [1] naskiĝis la 8-an de februaro 1816 en Hungara reĝlando en Poprád (nuntempa Poprad en Slovakio) (laŭ kelkaj fontoj la naskiĝjaro estas 1823), li mortis la 20-an de majo 1880 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Károly Alexy komencis lerni artojn en Késmárk, ekde 1936 li lernis en arta akademio en Vieno, fine dum studvojaĝo en 1843 li iomete lernis en akademio de Dresdeno. Lia debuta ekspozicio okazis en 1840, ekde la sekva jaro li komencis krei malgrandajn bronzajn skulptaĵojn en Vieno. Ekde 1844 li sukcese kreis serion de malgrandaj skulptaĵoj pri militestroj. Li partoprenis en la Hungara revolucio de 1848, post la falo li estis kondamnita. Post la liberiĝo en 1852 li migris al Londono, kie li rekreis la bustojn de Lajos Batthyány kaj Lajos Kossuth, sed li kreis skulptaĵojn ankaŭ por la brita ĉefurbo. En 1861 la politika subpremo iom mildiĝis en Hungarlando, tial li hejmenvenis kaj li estis skulptisto en Pest (urbo), sed li instruis ankaŭ skulptoarton. En 1879 li pensiuliĝis pro medicina opinio.

Elektitaj skulptaĵoj redakti

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj redakti