Sebestyén Tinódi
TINÓDI Sebestyén, Lantos Sebestyén estis hungara poeto, liutisto, kantrecitanto naskita en Tinód, (Departemento Baranya) antaŭ 1515 ] kaj mortinta en Sárvár la 30-an de januaro 1556.
Sebestyén Tinódi | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Tinódi Sebestyén | ||
Naskonomo | Tinódi Lantos srctzuczf | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1495 en Tinód | |
Morto | 30-an de januaro 1556 (61-jaraĝa) en Sárvár | |
Lingvoj | hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto komponisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio
redaktiĜis 1542 Tinódi vivis en Szigetvár en kortego de Bálint Török. Kiam Bálint Török falis en kaptitecon de turkoj, li kiel vagantkantisto trairis la landon. En 1544 li ĉeestis la landkunvenon de Nagyszombat; en 1548 li vivis en kortego de Báthori en Nyírbátor, sekve en Kassa, kie akiris domon kaj edukis multnombran familion. En 1553 iris en urbon Debrecen, poste Transilvanujon, en kortegon de Farkas Bethlen en Bonyha. Li presigis en Kolozsvár sian Cronican en 1554. En 1555 li vizitis Tamás Nádasdy kaj tie en lia kortego alvenis sia morto. Li notis kronikfidele ĉefe la luktojn kontraŭ la turkoj laŭ siaj impresoj kaj spertoj, tial ĉi tiuj epikaj poemoj, historiaj kantoj havas fontvalorojn: Zsigmond Kemény, János Arany, Géza Gárdonyi, Endre Ady fruktuzis ilin.
Ĉefaj verkoj
redakti- Erdélyi história, Egervár viadala, Az vég Temesvárban Losonczi Istvánnak haláláról, Buda veszése, Szitnya, Léva, Csábrág és Murány vágyaknak megvevése, Szegedi veszedelem, Judit asszony, Dávid király, Jónás próféta, Jason és Medea, Udvarbírák és kulcsárok, Sokféle részegségről.
Fontoj
redakti- Magyar Életrajzi Lexikon
- Új magyar irodalmi lexikon, Akadémiai Kiadó, Budapest, 1994.