Gyula Deák Bill [djula], laŭ hungarlingve kutima nomordo Deák Bill Gyula estas hungara ŝlagrokantisto pri blusoj. Lia origina familia nomo estis nur Deák, baldaŭ li prenis ankaŭ Bill.

Gyula Deák Bill
Gyula Deák Bill
Gyula Deák Bill
Persona informo
Naskiĝo 8-an de novembro 1948 (1948-11-08) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktorokantisto
TTT
Retejo http://www.deakbillgyula.hu/
vdr
Gyula Deák Bill en 2007
Gyula Deák Bill en 2009

Gyula Deák Bill[1][2] naskiĝis la 8-an de novembro 1948 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ĉe Gyula Deák Bill en aĝo 11 anonciĝis bagatela malsano, tamen poste unu el liaj piedoj plene estis amputita. Depost tio li iris per lambastono aksela. Li frue prenis kantistajn lecionojn, fine li ne volis estis operkantisto, sed bluskantisto. Li kantadis en pluraj ŝlagrensembloj, eĉ li fondis propran. Post jaroj li apartenis al la elito. Li eldonis muzikdiskojn kaj havis kelkajn muzikalajn kaj filmajn rolojn, li koncertis ankaŭ en Okcidenta Germanio. En 2012 li ricevis infarkton, sed li resaniĝis. Li ricevis premiojn inter 1986 – 2022.

Liaj teatraj roloj (elekto) redakti

  • István, a király (muzikalo, 1984) - Táltos

Liaj filmaj roloj (elekto) redakti

  • Kopaszkutya (1981) - Bill (ĉefrolo); ankaŭ komponisto
  • István, a király (filma adapto, 1984) - Torda
  • Atilla - Isten kardja (1993) - Harsány
  • Itt élned halnod kell (2016)

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti