Gyula Fekete (verkisto)

hungara verkisto kaj ĵurnalisto

Gyula Fekete [djula], hungare Fekete Gyula, Esperante Julio Fekete estis hungara verkisto kaj ĵurnalisto.

Gyula Fekete
Persona informo
Naskiĝo 26-an de februaro 1922 (1922-02-26)
en Mezőkeresztes
Morto 16-an de januaro 2010 (2010-01-16) (87-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto • sciencfikcia verkisto • sociographist vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gyula Fekete naskiĝis la 26-an de februaro 1922 en Mezőkeresztes. Li mortis la 16-an de januaro 2010 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gyula Fekete frekventis universitaton en Budapeŝto. Post la 2-a mondmilito li havis diversajn gravajn postenojn precipe en diversaj periodaĵoj, eldonejoj. Post la revolucio en 1956 li estis arestita, en la sekva jaro li liberiĝis. Li ricevis diversajn premiojn.

Verkoj (elekto) redakti

  • Májusfa (Majfesta arbo), debuta etromano, 1952
  • Ismerősök (Konatuloj), novelo, 1955
  • Májusi felhők (Majaj nuboj), dramo, prezentita en 1956
  • A fiatalasszony (La junedzino), romano, 1960
  • Az orvos halála (Morto de la kuracisto), romano, 1963, angle kaj ruse en 1965, germane kaj slovake en 1966, ĉeĥe, estone, litove, bulgare en 1967, rumane en 1979
  • Vallomás hajnalig (Konfeso ĝis aŭroro), romano, 1970, ruse en 1985
  • Egy korty tenger (Gluto da maro), eseoj, ĉiuj estis dissenditaj en Hungara Radio, 1974
  • Száz korty tenger (Cent glutoj da maro), elektitaj eseoj, 1977
  • A falu szépe (Belulo de la vilaĝo), romanoj, 1980
  • Hogyan lettem író? (Kiel mi iĝis verkisto?), rememoroj, eseoj, 1986

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio