Gyula Gál (juristo)

Gyula Gál [djula], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gál Gyula estis hungara juristo, altlerneja instruisto.

Gyula Gál (juristo)
Persona informo
vdr

Gyula Gál (juristo)[1] naskiĝis la  8-an de februaro 1926(nun 1926-02-08) en Debrecen, li mortis la 19-an de marto 2012 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Gyula Gál (juristo) maturiĝis en kalvinisma gimnazio en sia naskiĝurbo en 1943, poste li studis en Scienca Universitato István Tisza. Dum la nazia erao (1944) li estis trudlaboristo en la loka poŝtejo, pli poste en 1948 li akiris juran diplomon en la universitato. Post la diplomo li estis prokuroro en Nagykanizsa, poste en Pécs. Inter 1952–1957 li estis asistanto en Universitato de Pécs, poste li estis forigita pro hungara revolucio de 1956. En Budapeŝto li estis juristo en ŝtata entrepreno pri eksporto-importo ĝis la pensiuliĝo en 1987. En 1958 li akiris juran licencon pri tiu okupiĝo. Inter 1971–1988 li ankaŭ instruis en Scienca Universitato Loránd Eötvös, inter 1996–2010 en Katolika Universitato Péter Pázmány jam kiel docento, krome li kandidatiĝis en 1970 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Kelkfoje li estis gastopreleganto en pluraj okcidentgermanaj universitatoj. Liaj ĉeftemoj estis la internaciaj komerca kaj kosmospaca rajtoj. Li edziĝis en 1949, lia edzino naskis filinon post 3 jaroj. Li ricevis 3 premiojn inter 1983-2005.

Elektitaj kontribuoj

redakti
  • Az Atlanti Egyezmény. A japán különbéke-szerződés. (1953)
  • A világűrjog. (monografio kaj disertaĵo, 1964, tralaborita angle: 1969)
  • Összefüggések és ütközések a repülés és az űrrepülés jogrendje között. (1985)
  • Világűrjog ma és holnap. (1993)
  • A világűrjog néhány alapkérdése az ezredfordulón. (2001)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti