Gyula J. Obádovics

Gyula József Obádovics [djula jOĵef obAdoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Obádovics József Gyula estas hungara matematikisto, altlerneja instruisto, verkisto. Liaj pseŭdonimoj estis Sámán Simon kaj Julius J. Coach.

Gyula J. Obádovics
Persona informo
Obádovics J. Gyula
Naskiĝo 3-an de marto 1927 (1927-03-03) (97-jaraĝa)
en Baja
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo matematikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gyula J. Obádovics[1] naskiĝis la 3-an de marto 1927 en Baja.

Biografio redakti

Gyula J. Obádovics konfesas sin membro de malgranda sudslava minoritato. Li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1950. Liaj plej gravaj instruistoj estis Lipót Fejér, Béla Kerékjártó, Pál Szász (matematikisto), Pál Turán, László Fejes Tóth, Alfréd Rényi. Komence li havis posteneton en ministerio, poste li instruis en pluraj universitatoj. En 1962 li doktoriĝis en Pezindustria Teknologia Universitato, kie cetere li instruis 18 jarojn komence en rango lektoro, poste docento. Li estis ankaŭ institutestro (1970-1981), poste katedrestro en Agrara Universitato de Gödöllő (1981-1988), krome li instruis jardekon en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Intertempe li kandidatiĝis en 1967 ĉe Hungara Scienca Akademio, en la sekva jaro li doktoriĝis samloke. Ekde 1988 li instruis en emerita statuso. Post apero de la komputado li facile ligis matematikon kaj komputadon en la instruado. Li havas edzinon, kiu naskis plurfoje. Dum la emeritaj jaroj li verkis librojn fikciajn kaj erotikajn, pli frue faklibrojn kaj lernolibrojn pri matematiko. Li ricevis premiojn inter 1973-2018.

Elektitaj libroj redakti

  • Matematika (1958, 20-a eldono en 2016, resume 500 mil da ekzempleroj)
  • Valószínűségszámítás és matematikai statisztika (5-a eldono en 2003)
  • Lineáris algebra példákkal (2010)
  • Életem - Hiszek a végtelenben (membiografio, 2017)

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-11-15. Alirita 2019-11-15.