Gyula Metykó
Gyula Metykó [djula metjkO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Metykó Gyula estis hungara pentristo, grafikisto.
Gyula Metykó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Metykó Gyula |
Naskiĝo | 4-an de januaro 1907 en Vésztő |
Morto | 10-an de septembro 1992 (85-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1928–1933) |
Okupo | |
Okupo | pentristo grafikartisto |
Gyula Metykó [1] naskiĝis la 4-an de januaro 1907 en Vésztő, li mortis la 10-an de septembro 1992 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiGyula Metykó frekventis privatan pentrolernejon de György Krivátsy Szűts en Budapeŝto (1928), poste li plulernis en Artistkolonio (Kecskemét) de Imre Révész (pentristo) (1928-1930), fine li akiris diplomon en Reĝa Belarta Altlernejo en 1935. Liaj plej gravaj instruistoj estis István Csók, László Kandó kaj Oszkár Glatz. Ekde jaro de la diplomo li ekspoziciis. Krom la pentraĵoj (plej ofte pejzaĝoj) li kreis Linoleumografiojn. Li studvojaĝis al Italio, Aŭstrio, Ĉeĥoslovakio, baldaŭ eĉ en Ameriko kaj Azio. Dum la 2-a mondmilito li estis soldato, poste li pentradis en sia naskiĝurbo, baldaŭ en Budapeŝto. Li ricevis premion en 1935.
El solaj ekspozicioj
redakti- Kiskunhalas (1971)
- Miskolc (1981)
- Vésztő (ekde 1986)
El kolektivaj ekspozicioj
redakti- Budapeŝto (1935, 1937, 1947)
- Arthalo Budapeŝto (1938, 1942, 1951)
Elektitaj pentraĵoj
redakti- Cirkusz
- Erdőrészlet
- Vágtázó szekér
- Vidéki ház
- Gyulai Kőröspart
- Soproni utca
Memorigiloj
redakti- Memorekspozicio konstanta en Vésztő (1986)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun bildoj Arkivigite je 2018-06-29 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre) Arkivigite je 2018-06-29 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2021-09-14 per la retarkivo Wayback Machine
-
La ekspozicio en Vésztő
-
La ekspozicio en Vésztő