Gyula Nagy (skulptisto)
Gyula Nagy [djula nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Nagy Gyula Zoltán estis hungara skulptisto.
Gyula Nagy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de marto 1907 en Makó |
Morto | 31-an de julio 1983 (76-jaraĝa) |
Tombo | Makó |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1926–1931) |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Gyula Nagy [1] naskiĝis la 13-an de marto 1907 en Makó, li mortis en 1983 (?).
Biografio
redaktiGyula Nagy interrompis la gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li laboris en vendejo pri maŝinoj. Li ekstudis en Reĝa Hungara Belarta Altlernejo en 1926 kaj li akiris diplomon en 1931. Lia ĉefinstruisto estis Jenő Bory. Post siaj studoj li hejmenvenis kaj kreis skulptaĵojn, pli malofte pentraĵojn. Iom poste li ofte vivis en Gárdony. En tiu periodo li kreis skulptaĵetojn kaj tombomonumentojn. Post la 2-a mondmilito li revenis al Makó kaj li edziĝis en 1954. Li vivis plu en "ombro" sen sukcesoj.
Elektitaj ekspozicioj
redakti- Budapeŝto (1930)
- Makó (1930, 1932)
- Hódmezővásárhely (1931)
- Szeged (1938)
Elektitaj skulptaĵoj
redakti-
Puttó (1948)
-
Reliefo pri Attila József (1954)