Gyula Poór

hungara kuracisto, internisto kaj universitata profesoro

Gyula Poór [djula pOr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Poór Gyula, estas hungara kuracisto, internisto, reŭmatologo, kuracisto pri internaj malsanoj, profesoro, koresponda membro de Hungara Scienca Akademio (2019).

Gyula Poór
Persona informo
Naskiĝo 8-an de septembro 1952 (1952-09-08) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo reŭmatologo
kuracisto
universitata instruisto
internisto
dermatologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Gyula Poór [1] naskiĝis la 8-an de septembro 1952 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Gyula Poór akiris kuracistan diplomon en Universitato Semmelweis en 1977. Post siaj studoj li eklaboris en reŭmatologia instituto en Budapeŝto. Li faris ekzamenon pri reŭmatologio en 1981, pri internaj malsanoj en 1985. En 1995 li atingis la rangon ĉefkuracisto, post 5 jaroj li gvidis jam la instituton. Li instruis en la menciita universitato ekde 1982, ankaŭ en Universitato Reĝo Sankta Stefano ekde 1999. Li estis nomumita privata profesoro en 1999, universitata profesoro en 2003. Li esploris aŭ instruis ankaŭ en Britio kaj Usono en la 1990-aj jaroj. Li kandidatiĝis en 1989, li doktoriĝis en 1999. Li okupiĝas precipe pri ostoporozoj, artritoj kaj podagroj. Li ricevis premiojn inter 1996-2012.

Elektitaj publikaĵoj

redakti
  • A húgysavanyagcsere-zavarok pathomechanizmusának és renális hatásának vizsgálata (1989)
  • Predictors of hip fractures in elderly men (1995)
  • Miscellaneous Inflammatory Musculoskeletal Conditions (2004)
  • A környezet és egészség viszonya tágabb felfogásban (2011)

Fontoj

redakti