Gyula Theisz [djula tejs], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Theisz Gyula estis hungara instruisto.

Gyula Theisz

Gyula Theisz
Persona informo
Naskiĝo la  13-an de aŭgusto 1855(nun 1855-08-13)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstra imperio Szepesolaszi
Morto la 10-an de aprilo 1939
en  Hungara reĝlando Pestszentlőrinc
vdr

Gyula Theisz[1] naskiĝis la  13-an de aŭgusto 1855(nun 1855-08-13) en Szepesolaszi (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Spišské Vlachy en Slovakio), li mortis la 10-an de aprilo 1939 en Pestszentlőrinc (nuntempa urboparto de Budapeŝto).

Biografio redakti

Gyula Theisz frekventis mezlernejojn en Eperjes kaj Igló. En 1875 li studis semestrojn en Strassburg kaj Parizo, poste li akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1879. Jam en 1879 li instruis en Igló, poste en Lőcse, ekde 1890 en Budapeŝto. Li instruis precipe la francan lingvon, foje la anglan kaj germanan.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Franczia nyelvkönyv. Olvasókönyv. Gyakorlókönyv. Nyelvtan. A reáliskolák III. és IV. oszt. számára. (franca lernolibro, 2 volumoj, 1881, 1885)
  • Petite Grammaire française. (1897, 1903, 1904, 1908)
  • Franczia-magyar és magyar-franczia szótár I. kötet. (vortaro, kunaŭtoro, 1902)
  • Német nyelviskola (germana lernolibro, 1908)

Fontoj redakti

Referencoj redakti