Höll (Burgenland)
Höll, kroate Paklišće, hungare Pokolfalu estas ne memstara, malgranda vilaĝeto en Aŭstrio, en federacia lando Burgenlando, en distrikto de Oberwart, en municipo de Deutsch Schützen-Eisenberg.
Bazaj informoj redakti
Situo redakti
Höll situas laŭ la hungara landlimo. Oberwart troviĝas je 32, Szombathely je 17 km-oj.
Historio redakti
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1221. La kampoj longe apartenis al grafoj de Németújvár. En 1529 kaj en 1532 la turkoj detruis la vilaĝon. En 1910 vivis en Pokolfalu 125 homoj (plejparte aŭstroj). Ĝis 1921 la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Szombathely, poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio. En 1971 Höll aliĝis al Deutsch-Schützen.
Vidu ankaŭ redakti
- Aliaj signifoj de Höll