Deutsch-Schützen
Deutsch-Schützen [dejĉ ŝucen], kroate Njemačke Šice, hungare Németlövő estas ne memstara, malgranda vilaĝeto en Aŭstrio, en federacia lando Burgenlando, en distrikto de Oberwart, en municipo de Deutsch Schützen-Eisenberg. Deutsch, njemačke kaj német signifas: germana.
Bazaj informoj
redaktiSituo
redaktiDeutsch Schützen situas laŭ rojo, laŭ la hungara landlimo. Oberwart troviĝas je 26, Szombathely je 18 km-oj.
Historio
redaktiLa loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. Ankaŭ romianoj kulturis tie vitojn. La unua mencio pri la loko devenis el 1221 en formo "Perwolff". La loĝantoj estis sagistoj, kiuj defendis la hungaran limon, tial ili havis privilegiojn. En la 15-a jarcento la vilaĝo iĝis kampurbo. En 1529 kaj en 1532 la turkoj detruis la urbeton. En la 1540-aj jaroj germanoj refondis ĝin. En 1910 vivis en Németlövő 977 homoj (aŭstroj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis 1921 la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Szombathely, poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio. En 1971 Deutsch Schützen unuiĝis kun 4 proksimaj vilaĝetoj.
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo (sur fundamento de la romianoj) el la 13-a jarcento, en 1757 ĝi barokiĝis, en 1945 plene ruiniĝis
- romkatolika paroĥa preĝejo omaĝe al Dipatrino de 1741
- kapelo nomata Lourdes