Hala Gorani

usona ĵurnalisto

Hala Basha-Gorani (naskiĝis la 1-an de marto 1970 en Seatl, Vaŝingtono) [1]estas korespondanto kaj prezentisto por CNN International. Hala Gorani estas unu el la plej spertaj ĵurnlalistoj de CNN pri internacia politiko, raportante el ĉiuj landoj en la Proksima kaj Meza Oriento, inkluzive de Sauda Arabio, Egiptio, Irako, Jordanio kaj la palestinaj teritorioj[2]. Sia scipovo de la araba lingvo kaj sia scio pri la kompleksaj mezorientaj temoj permesas ke ŝi povos pli funde esplori kaj raporti ol iuj el siaj kolegoj[1].

Hala Gorani
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1970 (1970-03-01) (54-jaraĝa)
en Seatlo
Lingvoj anglafrancaaraba
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato George MasonInstituto pri Politikaj Studoj de Parizo
Okupo
Okupo moderatoroĵurnalisto
TTT
Retejo http://edition.cnn.com/CNN/anchors_reporters/gorani.hala.html
vdr

Gorani edukiĝis en Usono, Alĝerio kaj Francio. Siaj gepatroj originas de Sirio [3]. Ŝi obtenis sian Licencon pri ekonomio en la Universitato George Mason en Fairfax, Virginio, proksime de Vaŝingtono. En 1995 ŝi studis ĉe la Institut d'études politiques de Paris, ankaŭ konata kiel Sciences Po en Parizo, Francio[1]. Krom la angla, ŝi ankaŭ scias la francan kaj la araban[4].

Antaŭ ol labori ĉe CNN, ŝi laboris ĉe La Voix du Nord, Agence France-Presse, France 3 kaj Bloomberg Television[4]. En 1998 ŝi eklaboris ĉe CNN prezentinte "CNN Today". De 2003 ŝi vojaĝis al diversaj landoj de la Proksima Oriento por la programo 'Inside the Middle East' (Interne de la Mezoriento). Ŝi ankaŭ aktivis kiel korespondanto en tiu regiono.

Ekde junio 2014 ŝi prezentas el Londono la programon "The World Right Now with Hala Gorani" (La nuna mondo kun Hala Gorani).

Dum la israela-libana milito en 2006 ŝi estis parto de la grupo de raportistoj kaj en 2011 ŝi raportis pri la Araba Printempo el Kairo, Egiptio[5].

Krom ŝia laboro kiel korespondanto en Proksima Oriento, ekde 2006 ŝi kaj Jim Clancy ankaŭ prezentis 'Your World Today' (Via Mondo Hodiaŭ) el Atlanta[3]. De 2009 ĝis 2014 ŝi prezentis "I-Desk" [6]. En junio ŝi translokiĝis al Londono, kie ŝi prezentas "The World Right Now with Hala Gorani". [7]

Ekstera ligilo redakti

Profilo de Hala Gorani en CNN.com

Noto kaj referencoj redakti

Tiu ĉi artikolo estas parta aŭ tuta traduko de la samtitola artikolo en la nederlanda vikipedio, listo de aŭtoroj.