Halel (hebree הלל‎, "Laŭdo") estas juda preĝo, laŭvorte deklamado de Psalmoj 113-118, kiu estas uzata de observantaj judoj por laŭdo kaj dankado je Judaj festoj.

Etimologio redakti

La Proto-Sinaja kaj Proto-Kanaana literoj h estis rekonstruitaj kiel hilul "jubilado" kaj estis bazitaj sur la hieroglifo

A28

Ĝi estis anstataŭigita per antaŭaĵo de la hebrea litero He ה.

La sama vorto estas uzata en la araba (araba: هلل‎, transliterumita: Halel, "laŭdo") aŭ (araba: تهليل, transliterumita: Tahlel, "laŭdi").

Sanktaj tagoj redakti

Halel konsistas de ses Psalmoj (113–118), kiuj estas deklamitaj kiel unuo, je ĝojaj okazoj.[1] Ĉi tiuj okazoj inkluzivas la sekvantajn: La tri pilgrimantaj festoj Pesaĥo, Ŝavuot kaj Sukoto (la "pli gravaj" Judaj sanktaj tagoj, menciitaj en la Tora) kaj Ĥanuka kaj Roŝ Ĥodeŝ (la komenco de nova monato). Multaj Judaj komunumoj, precipe tiuj kiuj identiĝas kun religia Cionismo, deklamas Halel je Jom Haacmaut (Israela Sendependeca Tago). Kelkaj ankaŭ deklami ĝin je Jom Jeruŝalajim (memorfestanta la reunuigo de Jerusalemo je 1967). Je tiuj okazoj, Hallel estas kutime ĉantita voĉe kiel parto de Ŝaĥarit (la matena preĝa servo) sekvanta la Ŝemone Esre ("La Dek Ok", la ĉefa preĝo).

Halel estas deklamita dum la vesperaj preĝoj je la unua nokto de Pesaĥo, krom de litovaj kaj germanaj judoj, kaj de ĉiuj komunumoj dum la Pesaĥa Seder servo. Laŭ la Talmudo, estis disputo inter la skolo de Hilel kaj la skolo de Ŝamaj koncerne al la legado de Halel je Pesaĥo.[2] Laŭ la skolo de Ŝamaj, nur la unua psalmo (Ps. 113) devus esti legita antaŭ la manĝo, tamen la skolo de Hilel rekomendis legi la unuajn du psalmojn (Ps. 113 kaj 114). La restaj Psalmoj estus diritaj post la Graco Post Manĝoj (kiel preskaŭ ĉiam, la halaĥo sekvas la skolon de Hilel).[3]

Kvankam Halel ĝenerale signifas nur la antaŭmenciitajn psalmojn, la Talmudo aludas ankaŭ Psalmon 136 kiel "la Granda Halel". Ĉiu verso de Psalmo 136 konkludas per la refreno, "ĉar eterne estas Lia boneco" kaj ĝi mencias dudek ses agojn de Dia bonkoreco kaj porvivaĵo por la mondo.[4] Ĝi estas deklamita ĉe la Pesaĥa manĝo post kiam oni kompletigas la norman Halel. Ĝi estas ankaŭ dirita en la vastigita Pesukej dezimra je la matenoj de Ŝabatoj kaj festoj. Dum la Talmuda epoko, se pluvis je la mateno de fasta tago kiu estis deklarita responde al senpluveco, tio ĉi estis konsiderita kiel signo de Dia favoro, kaj tiukaze "la Granda Halel" estis aldonita en la posttagmezaj preĝoj.[5] Kelkaj fontoj mencias ke ĉi tiu Psalmo ankaŭ povas esti uzata antifone en Templa adoro.[6]

Je Roŝ Haŝana kaj Jom Kippur, Halel tute ne estas deklamita, ĉar la Talmudo asertas (Araĥin 10b): "Ĉu estas taŭga por la reĝo sidi sur Lia Trono de Juĝo, kun la Libroj de Vivo kaj Morto malfermaj antaŭ Li, kaj por la homoj kanti ĝojaj laŭdoj al Li?"

Pesaĥo, kiel Sukoto, havas la strukturon de "ĉefa festo", sekvata per "Mezaj Tagoj" (Ĥol HaMoed), sekvata per "ĉefa festo". Pro tio ke Pesaĥo implikis nur partan elsaviĝon de la Judoj kaj la detruo de Egiptio, kaj pro tio ke la sama ofero estis proponita en la Templo ĉiutage dum la festo (kontraŭstare al Sukoto), nur "Duona" (aŭ Parta) Halel estas deklamita je la lastaj ses tagoj de Pesaĥo. Plena Halel estas deklamita dum la tuteco de Sukoto.

Parta Halel estas deklamita je Roŝ Ĥodeŝ ĉar ĝi estis enkondukita multe pli malfrue ol la gravaj festoj.

Neniu Hallel, nek "Plena" nek "Parta", estas deklamita je Purimo, malgraŭ tio ke estis mirakla saviĝo, pro pluraj kialoj:

  • La miraklo ne okazis en la Izraela Lando kaj, por "malgravaj" festoj, nur tiuj kiuj okazis en Israelo meritas la deklamado de Halel.
  • Eĉ post kiam la Miraklo de Purimo, la Judoj restis kiel regnanoj de la persa Imperio, tamen je Ĥanuka, rezulte de la venko de la Makabeoj, la Judoj akiris sian sendependecon de la Seleŭkiaj reĝoj.
  • Legi la Megila (Libro de Ester) estas substituaĵo por Halel.

Plena Halel redakti

Plena Halel (hebree: הלל שלם, transliterumita: Halel Shalem, "Kompleta Halel") konsistas de ĉiuj ses Psalmoj de la Halel, en ilia tuteco. Ĝi estas Juda preĝo deklamita je ĉiuj sep tagoj de Sukoto, je Ŝemini Aceret kaj Simĥat Tora, je Ŝavuot, je la unuaj du tagoj de Pesaĥo (nur la unua tago en Israelo) kaj sur la ok tagoj de Ĥanuka. La Saĝuloj provizis "siman" (mnemonikon) por memori la tagojn kiam plena Halel estas deklamita. Ĝi estas nomita "BeBeTaĤ".[7]

Plena Halel konsistas de Psalmo 113, Psalmo 114, Psalmo 115:1–11,12–18, Psalmo 116:1–11,12–19, Psalmo 117, Psalmo 118.

Psalmo 136 verŝajne estis uzita antifone en Templa adoro. En Juda liturgio, la Granda Halel estas deklamita ĉe la Pesaĥa manĝo post la Malplia Halel. Tra la tuta, la refreno estas ripeta referenco al la firma amo de la Sinjoro (vidu Hoŝea 2:19). Ĉi tiu psalmo estas himno kiu komenciĝas per voko laŭdi Dion pro Liaj grandaj faroj en naturo kaj Liaj komplezaj historiaj agoj tra la historio de Izraelo. Ĝi daŭras esprimi la kompaton de Dio al ĉiuj kaj finiĝas kun alia voko laŭdi Dion.

Beno estas deklamita je la komenco kaj fino de la Plena Halel.

Parta Halel redakti

Ĥatzi Halel (hebree: חצי הלל, "Duona Halel""Parta Halel") ("ĥatzi" signifas "duona" en la hebrea) ne inkluzivas partojn de la "Plena Halel": La unuaj dek unu versoj de Psalmoj 115 kaj 116 estas preterlasita. Ĝi estas deklamita je la lasta ses tagoj de Pesaĥ kaj je Roŝ Ĥodeŝ.

Kvankam Aŝkenazaj Judoj deklamas benon je la komenco kaj fino de Parta Halel, kelkaj Sefardaj Judoj ne faras tiel, precipe se je la komenco ili benas ligmor et ha-halel (kompletigi la Halel) anstataŭ likro et ha-halel (legi la Halel), kiel benas Aŝkenazoj.

Muzikigoj redakti

Psalmoj de la Halel estis fiksita al muziko multfoje, precipe:

Psalmo 113

Psalmo 115

Psalmo 117

Psalmo 118

Usona komponisto kaj dirigento Michael Isaacson komponis plenan Halel por SATBa Kantistaro titolita An American Hallel (Usona Halel) kun interpolaĵoj de esprimoj de laŭdo kaj dankeco de pasintaj kaj nuntempaj usonanoj. Ĝi estis prezentita de la Carolina Master Chorale sub la direktoreco de Tim Koch en la aŭtuno de 2009.

Komponisto/prezentisto Sam Glaser ankaŭ muzikigis la  Psalmojn en lia nova KD Halel.

Aliaj Halel sinsekvoj redakti

La nomo "Halel" estas normale aplikita al Psalmoj 113–118. Por pli granda specifeco ĝi estas foje nomita la "egipta Halel".

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Hallel - "Praise of G-d" - OU.
  2. Pesachim 116b
  3. Shmuel Safrai kaj Ze'ev Safrai, Haggadah of the Sages (trans.
  4. e.g., Berachot 4b, Pesachim 118a
  5. Taanit 19a
  6. Ryrie Study Bible-page 955
  7. Liadi, Zalman Siddur, "Seder Hallel"

Eksteraj ligiloj redakti