Handlová
Handlová (hungare Nyitrabánya germane Kriegerhaj) estas urbo en okcidenta Slovakio en regiono Trenčín, en distrikto Prievidza. La nomo devenas el la germana hendel (=minejo).
Handlová | ||
hungare: Nyitrabánya, germane: Kriegerhaj | ||
urbo | ||
Preĝejo de sankta Katarino el la 14-a jarcento
| ||
|
||
Oficiala nomo: Handlová | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Trenčín | |
Distrikto | Distrikto Prievidza | |
Historiaj regionoj | Supra Hungarujo, Hauerlando | |
Parto de | Horná Nitra | |
Montaro | Slovaka mezmontaro | |
Rivero | Handlovka | |
Situo | Handlová | |
- alteco | 420 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 43′ 38″ N 18° 45′ 43″ O / 48.72722 °N, 18.76194 °O (mapo) | |
Areo | 85,552 km² (8 555,2 ha) | |
Loĝantaro | 17 748 (01.01.2011) | |
Denseco | 207,45 loĝ./km² | |
Orogenenezo montariĝo |
Vtáčnik, Žiar, Kremnické vrchy | |
Unua skribmencio | 1376 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 972 51 | |
Telefona antaŭkodo | +421-46 | |
Aŭtokodoj | PD | |
NUTS | 513997 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Trenčín
| ||
Vikimedia Komunejo: Handlová | ||
Retpaĝo: www.handlova.sk | ||
Portalo pri Slovakio | ||
Situo
redaktiLa urbo situas en valo, laŭ ĉefvojo Prievidza-Zvolen, laŭ fervojo Prievidza-Banská Bystrica. Prievidza troviĝas 15 km.
Historio
redaktiLa loko estis loĝata dum la bronzepoko. Germanaj oroministoj fondis la urbon en la 12-a jarcento, kiun la tataroj detruis en 1241. Ludoviko la 1-a donis permeson por refondi la komunumon en 1376 al la proksimaj germanaj ministoj. En 1599 la tataroj denove bruldetruis la komunumon, sed poste detruis ĝin ankaŭ armeo de Emeriko Thököly en 1680, post 2 jaroj la turkoj faris detruojn, post 2 jaroj incendio okazis. En 1697 bienocentro formiĝis, la loĝantoj okupiĝis pri agrikulturo. Ekde 1730 korporacioj ekfunkciis. La minado de terkarbo komenciĝis en la 18-a jarcento. En 1910 loĝis en la urbo 4248 da homoj, plejparte germanoj. La urbo ĝis 1919 apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Prievidza. Poste ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio. En 1939 fabrikoj pri kemiaĵoj ekfunkciis. Post la 2-a mondmilito la germanoj estis deportitaj. En 2001 loĝis en la urbo 18 018 da homoj, (17 323 slovakoj).
Vidindaĵoj
redakti- gotika katolika preĝejo Sankta Katarino el la 14-a jarcento, en 1603 renoviĝis, en 1701 barokiĝis, en la 20-a jarcento pligrandiĝis, en 1958 kaj 1996 renoviĝis
- katolika preĝejo omaĝe al Bona Ŝafisto de 1941
- postbaroka kapelo omaĝe al Johano Nepomuka el la 18-a jarcento
- postklasikisma kapelo omaĝe al Sepdolora Dipatrino el la 19-a jarcento
- monumento de ministoj