Hans Artur Gerhard van Manen (Nieuwer-Amstel, 11-a de julio 1932) estas nederlanda dancisto, koregrafo kaj fotografiisto. Kun Jiří Kylián, li estas la ĉefa reprezentanto de la nederlanda skolo de baleto, kiu havis grandan prestiĝon speciale en la 1980-aj jaroj.

Hans van Manen
Persona informo
Naskiĝo 11-an de julio 1932 (1932-07-11) (91-jaraĝa)
en Amstelveen
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo fotisto • koreografo • dancisto
TTT
Retejo http://www.hansvanmanen.com/?p=hans&ln=en
vdr

Biografio redakti

Li ekkarieris en 1951 kiel membro de la baleto de Sonia Gaskell. En 1952 li aliĝis al la "Nederlandse Opera Ballet", en kiu li kreis sian unuan verkon, Feestgericht (1957). Li laboris ankaŭ kun Roland Petit en Parizo. En 1960 li aliĝis al la "Nederlands Dans Theater", kies arta direktoro li estis (1961-1971). Inter 1988 kaj 2003 estis loka koregrafo de la NDT, kaj en 2003 eetis nomumita koregrafo de la Nederlanda Nacia Baleto. En 2000 li ricevis la Premion Erasmus.

Lia stilo estas eklektika kaj persona, kun fuzio de diversaj teknikoj kaj speciala atento al la formo, en ar-komponoj geometriaj kiuj moviĝas unuanime. Li minimumis la teatran parton por fokusigi al la movaro, elstarigante la lokan evoluon de siaj dancistoj. Inter liaj plej elstaraj verkoj estas la jenaj: Grosse Fuge (1971), Four Schumann Pieces (1975) kaj Five Tangos (1977), kun muziko de Astor Piazzolla.

Verkoj redakti

Bibliografio redakti

  • Abad Carlés, Ana (2004). Historia del ballet y de la danza moderna. Alianza Editorial, Madrid. ISBN 84-206-5666-6.

Eksteraj ligiloj redakti