Roland PETIT (Villemomble, Francio, 13-a de januaro 1924 - Ĝenevo, Svisio, 10a de julio 2011) estis franca dancisto, koregrafo, instruisto de baleto kaj direktoro de kompanio. Li estis disĉiplo de la lernejo de baleto de la Opero de Parizo (1933-1944), kreinto de la Baletoj de la Elizeaj Kampoj (1945-1947) kaj de la Baletoj de Parizo (1948-1956). Li reĝisoris kaj koregrafiis nombrajn spektaklojn por kino kaj televido, akiris kaj direktoris la Kazinon de Parizo (1970-1975) kaj fondis kaj direktis la Nacian Baleton de Marsejlo (1972-1998). Li estas konsiderata kiel unu de la plej grandaj reprezentantoj de la baleto de la dua duono de la 20a jarcento.

Roland Petit
Persona informo
Naskiĝo 13-an de januaro 1924 (1924-01-13)
en Villemomble
Morto 10-an de julio 2011 (2011-07-10) (87-jaraĝa)
en Ĝenevo
Mortokialo leŭkemio
Tombo Tombejo de Montparnasse
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Paris Opera Ballet
Familio
Patrino Rose Repetto
Edz(in)o Zizi Jeanmaire
Okupo
Okupo koreografo • dancisto • baleta majstro • baleta dancistoscenaristo
TTT
Retejo http://www.roland-petit.fr
vdr

Baletoj redakti

Dum sia kariero, Petit koregrafiis 176 verkojn, kiel la jenaj:

  • Guernica (1945)
  • Les forains (1945)
  • Le jeune homme et la mort (1946)
  • Carmen (1949)
  • Ballabile (1950)
  • Le loup (1953)
  • The Lady in the Ice (1953)
  • Notre-Dame de Paris (1965)
  • Paradise Lost (1967)
  • Kraanerg (1969)
  • Pink Floyd Ballet (1972 kaj poste)
  • Roland Petit Ballet (1973)
  • Proust, ou Les intermittences du coeur (1974)
  • L'Arlésienne (1974)
  • Coppélia (1975)
  • La symphonie fantastique (1975)
  • Cyrano de Bergerac (1978)
  • Le fantôme de l’Opéra (1980)
  • Les amours de Frantz (1981)
  • The Four Seasons (muziko de Antonio Vivaldi, 1984)
  • The Blue Angel (1985)
  • Clavigo (1999)
  • Duke Ellington (2001)
  • Les chemins de la création (2004)

Bibliografio redakti

  • Alexander Balcar, Knauers Ballett-Lexikon, Knauers, Munich 1958
  • Sebsatián Gasch, Diccionario del Ballet y de la Danza, Argos, Barcelona 1955
  • Horst Kögler, The Concise Oxford Dictionary of Ballet, Oxford, 1988
  • Irène Lidova, Roland Petit, Laffont, París 1956