Harc
Harc estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en subregiono de Szekszárd.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 16 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.4022/18.6211
- Loĝantaro: 900
- Poŝtkodo: 7172
- Telefonprefikso: 74
Situo
redaktiLa vilaĝo situas inter montetoj kaj Sió, laŭ ĉefvojo Siófok-Szekszárd. La lasta troviĝas 10, Tolna (urbo) 16, Bonyhád 17 km-ojn for.
Historio
redaktiLa vilaĝo estis loĝata dum la bronzepoko, poste keltoj alvenis. La unua mencio devenis el 1193 en formo Horcha. En 1543 la turkoj okupis kaj la fortikaĵon, kaj la vilaĝon. En 1951 kolĥozo formiĝis.
Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, interretejo, kuracejo, infankuracejo.
Vidindaĵo
redakti- klasikisma katolika preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo de 1824