Malfermi la ĉefan menuon

Hariclea Darclée (10a de junio 1860 - 12a de januaro 1939) estis fama rumana opera soprano, konsiderita kiel unu el plaj famaj operkantistinoj el la mondo dum sia trijardekdaŭra kariero.[1][2][3]

Ŝi posedis viglan, povegan, kaj belan voĉon kiu estis svingita per fajna tekniko. Ŝi estis ankaŭ tre bela virino, pro kio la esto de Darclée estistiel eleganta kaj rafinita kiel ŝia kantado.

Kantistino de mirinda talento, ŝia repertuaro gamis el roluloj de koloratursoprano al plej fortaj roluloj de Verdi, kiaj multaj el la franc-itala lirika repertuaro. Tra sia kariero ŝi partoprenis en kelkajn mondaj premieroj, kreante la titolrolojn en la operoj de Puccini nome Tosca, de Mascagni nome Iris, kaj de Alfredo Catalani nome La Wally.

Puccini konsideris ŝin arta geniulo kaj "la plej bela kaj bonkvalita Manon".[4] La Enciclopedia dello Spettacolo konsiderita kiel la plej kompleta internacia enciklopedio de spektaklaj artoj, nomigis Darclée "la plej granda kantistino en la mondo dum 25 jaroj".[5][6] Darclée estis konsiderata ekvivalento, en la opera mondo, de Sarah Bernhardt.[7]

NotojRedakti

FontojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti