Hariharananda Giri

Hariharananda Giri Paramahansa (naskiĝis la 27-an de majo 1907 en Habibpur, 65 km de Kalkuto, mortis la 3-an de decembro 2002 en Miamo, Florido) – majstro de krijajogo, kiun instruis en Barato kaj Okcidente.

Hariharananda Giri
Persona informo
Paramahamsa Hariharananda
Naskiĝo 27-an de majo 1907 (1907-05-27)
en Bengal Presidency
Morto 3-an de decembro 2002 (2002-12-03) (95-jaraĝa)
en Florido
Religio hinduismo vd
Lingvoj bengala vd
Ŝtataneco Brita Hindio • BaratoDominio de Barato vd
Profesio
Okupo monaĥo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Robindranath Bhattacharya (la familia nomo) naskiĝis en Okcidenta Bengalio. Jam de la plej junaj jaroj li interesiĝis pri religio kaj spirita evoluo. En la aĝo de naŭ jaroj votis celibaton. Kiel 11-jarulo iniciĝis en ĝnjanajogo fare de Sri Bijoy Krishna Chattopadhyay (disĉiplo de Trailinga Svami de Varanasio). En 1932 en aŝramo en Serampore renkontis Sri Juktesvaron, kiu inicis lin en krijajogon. Post kelkaj jaroj sub lia gvido finis la unuan krija. Poste la duan, trian kaj kvaran helpe de (respektive): Paramahansa Jogananda, Sanjala Mahaŝai kaj Svami Satjananda. En 1948 atingis nirvikapla samadhion kaj staton de paramahanso. La 27-an de majo 1959 ricevis inicon al sanjaso de ŝankaraĉarjo Svami Bharati Tirtha el monaĥejo en Puri (ŝtato Oriso), akceptante la spiritan nomon Svami Hariharananda Giri. En 1977 estis publikigita la unua eldono de lia libro Krijajogo. Lia daŭra restadejo estas aŝramo en Florido. Paramahansa Hariharananda foriris en Mahasamadhio la 3-an de decembro 2002.

Verkoj redakti

  • Swami Hariharananda, Kriya Yoga: The Scientific Process of Soul Culture And The Essence of All Religion. Diederichs Eugen 2004 ISBN 3-7205-2556-2
  • Paramahamsa Hariharananda, The Essence of Kriya Yoga. Alight Publication. 2006 ISBN 978-1931833189
  • Paramahamsa Hariharananda, Ocean of Divine Bliss - The Complete Works of Kriya Yoga Master Paramahamsa Hariharananda. Prajna Publications, Vieno 2006 ISBN 3-9020-3851-9
  • Paramahamsa Hariharananda, Kriya Yoga: La voie spirituelle originelle et authentique transmise par mes Maîtres réalisés. Editions du Dauphin, 2007 ISBN 2-7163-1351-2

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti