Makabea dinastio
La Makabeoj (166-37 a.K., dinastia nomo laŭ la makabeaj fratoj) aŭ Haŝmoneoj (laŭ la origina nomo, hebree חַשְׁמוֹנַאִים, Ḥaŝmōna'īm) aŭ Hasmoneoj (laŭ la greka nomigo Ασμοναϊκή δυναστεία, asmonaiki dinasteia, respektive laŭ la latina formo Hasmonaei) estis juda dinastio kiu regis fakte sendependan Judeon inter 142 kaj 67 a.K. Ili ribelis kontraŭ Seleŭkio en -167 per la nomita Makabea ribelo kaj liberigis Jerusalemon mem en -164 kaj Judeon en -142, sed poste perdis Judeon al Romio en -67. La historio de la dinastio estas priskribita en la Libroj de la Makabeoj. La juda historiisto, Josephus estas alia grava fonto pri la Makabeoj, kvankam multaj dubas la verecon de liaj asertoj pro tio, ke li estis kunlaboranto kun la romianoj kontraŭ la judoj.
Makabea dinastio | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
dinastio • reĝa dinastio | ||
Apero | -167 vd | |
Religio | judismo de la periodo de la Dua Templo vd | |
Dinastiaj rilatoj | ||
Fondinto | Matatiaso vd | |
Regadoj | ||
regantoj de Judeo | ||
Dum | inter 142 kaj 67 a.K. | |
Antaŭulo | Seleŭkio | |
Sekvanto | Romio (Heroda dinastio) | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Jehuda Makabeo fondis la dinastion en -166, sed regis nur kun la titolo kohen gadol. Aristobulo la 1-a estis la unua, kiu ekuzis la titolon "reĝo". La dinastio atingis la pinton de sia potenco teritorie sub Aleksandro Janeo ĉirkaŭ -76. Antigono estis la lasta reĝo kaj estis mortigita de Antonio en -37.
Nomo
redakti"Makabeoj" estas la biblia nomo por la dinastio. La grekoj nomis ilin la "Hasmoneoj".
Makabeoj kaj judismo
redaktiLa unuaj Makabeoj estis ortodoksaj judoj el la sarcerdota kasto, kiuj kontraŭis pli helenismajn judojn, sed la Makabeoj iĝis pli helenismaj poste. Tamen ili ĉiam estis judaj, oponis ŝuldosklavecon kaj, malkiel multaj helenismaj reĝoj, neniam deklaris ke ili estus diaj.
Anstataŭ la helenisma formo de dia reĝeco, la Makabeoj kombinis la reĝecon kaj la alt-sacerdotecon. Tiel ili ja havis religian signifon.
La festo Ĥanuka aperis dum makabeaj tempoj, post kiam la Makabeoj konkeris la Templomonton el la Seleŭkidoj kaj konsekris ĝin denove.
Laŭ la antikvaj profetoj, la juda mesio, devenos de la tribo de Jehuda, estonte filo de David, sed la Makabeoj estis el la Levidoj, la tribo de Levi. Do la Makabeoj ne estis konsideritaj legitimaj de ĉiuj subuloj, almenaŭ kiel reĝoj, sed ja kiel kohenoj.
Sub la Makabeoj naskiĝis la du plej gravaj sektoj de judismo: la Fariseoj kaj la Sadukeoj. Ili alterne regis la Templon en Jerusalemo. La plejmulto de makabeaj reĝoj subtenis la sadukeojn, sed Salome Aleksandra preferis la fariseojn.
Konkeroj
redaktiLa makabea dinastio, ŝajne potenca, povis konkeri grandajn partojn de Seleŭkio pro la militoj inter Seleŭkio kaj la Romia Respubliko, ĉar Seleŭkio devis tradoni garantiulojn al la romanoj. Tial ĉiam estis almenaŭ unu persono el reĝa familio en Romo, kiu poste povos uzurpi la landon, kaj Seleŭkio fariĝis strukture malforta pro enlandaj militoj.
La juda ŝtato ankaŭ iĝis aliancano de la Romia Respubliko, kio poste kondukos al la okupo kaj elpelo de la judoj fare de la Romia Imperio.
La Makabeoj regis ne nur Judeon, sed ankaŭ konkeris Idumeon, Samarion kaj Galileon. Galileo kaj Idumeo konvertiĝis al judismo, kaj post la detruo de la Dua Templo, Galileo iĝos rifuĝejo de la restantaj judoj en la lando, kiuj komponos Miŝnaon kaj la t.n. Jerusaleman Talmudon.
Regantoj
redakti- Aleksandro Janeo, 103 ĝis 76 a.K.
- Salome Aleksandra, 76 ĝis 67 a.K.
- [de 67 ĝis 63 estis civila milito inter la fratoj Aristobulo la 2-a kaj Hirkano la 2-a]
- Hirkano la 2-a, 63 ĝis 40 a.K.
Fino
redaktiLa idumeano Antipatro konkeris la Makabeojn kun la helpo de Romio. Lia filo, Herodo la Granda, renversis la lastan reĝon, Antigono, kaj mortigis la lastajn filojn de la dinastio.
Herodo Agripo la 1-a kaj Herodo Agripo la 2-a, postaj reĝoj de Judeo, devenis de la makabea dinastio tra Mariamne.