Hatjaj
Hatjaj, (taje หาดใหญ่ estas universitata urbego kaj distrikta sidejo en suda Tajlando. La loknomo estas mallonga versio de "mĉapeliai" kun la signifo granda mĉapelo ( taje: มะหาด) arbo, parenco de jakvo en genro Artocarpus.
Hatjaj | |||
---|---|---|---|
thesaban nakhon (en) urbego vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 90110 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 159 130 (2014) [+] | ||
Loĝdenso | 7 578 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 7° 1′ N, 100° 28′ O (mapo)7.0166666666667100.46666666667Koordinatoj: 7° 1′ N, 100° 28′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 21 km² (2 100 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+07:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Hat Yai [+] | |||
Bazaj informoj
redakti- Areo: 21 km²
- Supermara alteco: m
- Loĝantaro: 157,359 (2008)
- Poŝtkodo: 90110
- Telefonprefikso:
- Horzono: UTC+7 (ankaŭ somere)
- 7° 1′ 00″ N 100° 28′ 00″ O / 7.01667 °N, 100.46667 °O (mapo)Koordinatoj: 7° 1′ 00″ N 100° 28′ 00″ O / 7.01667 °N, 100.46667 °O (mapo)
Situo
redaktiHatjaj situas en suda parto de la lando proksime de la malajzia limo. Bankoko troviĝas je 751, Ĉiang Mai 1312 km-oj [1].
Historio
redaktiHatjaj estis nur malgranda vilaĝo ĝis finkonstruo de fervoja linio. En 1928 komunumo fariĝis, en 1935 distrikto, en 1949 urbo, en 1995 urbego. Intertempe ankaŭ la areo estis pli granda. En 2005, 2006, 2012 kaj 2014 bombatakoj okazis, ĉiam mortis kelkaj homoj.
Ekonomio
redaktiHatjaj estas centro de la industrio pri kaŭĉuko kaj vigla komerca nabo. Menciindas prilaborado de silkoj kaj kotonoj.
Trafiko
redaktiHatjaj havas signifan stacidomon kaj internacian flughavenon. La urbego havas 3 gravajn ĉefvojojn al Malajzio, Bankoko kaj orienta marbordo.
Klimato
redaktiHatjaj troviĝas en la tropika klimato havanta 2 sezonojn. La pluvsezono, kiu estas influita antaŭ musono daŭras de majo ĝis decembro, la ceteraj monatoj apartenas al la seka sezono. Spite la nomon ankaŭ tiam pluvas, sed malpli. En la jaro pluvas 1726 mm. La temperaturo varias inter 23-33 °C.
Vidindaĵoj
redaktiGalerio
redakti-
Statuo
-
Inundo en 2010
-
Pagodo
-
Stacidomo
Fontoj
redakti- WikiTrans
- [2]