Heciyê Cindî

kurda verkisto

Heciyê Cindî (foje literumite Heciye Cindi, sorankurde حەجی جندی) aŭ Hajiye Jndi (naskiĝis la 18-an de marto 1908 en Yamanchair (nun en Turkio) en la provinco Kars en la iama Rusa Imperio, mortis la 1-an de majo 1990) estis kurda verkisto, esploristo kaj filologo. Li verkis en la kurda kaj armena kaj tradukis multajn librojn, inkluzive de 15 libroj pri folkloro kaj literaturo, 33 lernolibroj por lernejoj, 19 tradukoj kaj 7 libroj pri pedagogio. En la 1940-aj jaroj, li evoluigis kurdan alfabeton bazitan sur la cirila alfabeto.

Heciyê Cindî
Persona informo
Heciyê Cindî
Naskiĝo 18-an de marto 1908 (1908-03-18)
en Yemençayır, Karsa Provinco,  Rusia Imperio
Morto 1-an de majo 1990 (1990-05-01) (82-jaraĝa)
Religio Yazidism vd
Lingvoj kurdaarmenarusa vd
Ŝtataneco Sovetunio vd
Alma mater Erevana Ŝtata Universitato vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Profesio
Okupo verkisto • universitata instruisto • literatursciencisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Cindi estis naskiĝis kiel infano de jezida familio, en la vilaĝo Yemençayır de la provinco (oblast) Kars, kiu tiam estis la teritorio de la Rusa Imperio. Lia familio, kiu vivis en Kars en 1878, migris al Armenio pro la otomanaj kaj rusaj (poste sovetiaj) intervenoj dum kaj post la Unua Mondmilito. En tiu procezo, Heciyê Cindî perdis sian tutan familion, krom unu el siaj fratoj. En 1919 li ekloĝis en orfejo en Aleksandropolo (nun Gjumri), poste en 1926 oni kondukis lin al Gjumri[1].

En 1930 li iĝis la estro de la kulturservo de la sovetia kurda gazeto Riya Teze . Dum tiu periodo, li laboris kiel novaĵprezentisto en la kurda sekcio de Yerevan Radio. En 1933 li aliĝis al la Armena Verkista Unio kaj poste aliĝis al la Sovetia Verkista Kongreso . La 18-an de marto 1937, li estis sendita al malliberejo pro akuzo de spionado, naciismo kiel parto de la Granda Purigo. Jaron poste, li estis liberigita danke al la kampanjoj de armenaj intelektuloj. Tamen, estis permesita al li labori en siaj malnovaj laborlokoj. Lil daŭre verkis literaturajn verkojn kun la helpo kaj subteno de Aleksandr Fadeyev[2].

Li kompletigis sian doktorecon en filozofio kun la temo de "Kurda folkloro" en 1940. En 1941, la registaro de la Armena Soveta Socialisma Respubliko nuligis la Şemo-Marogulov-alfabeton kiu estas la unua latina alfabeto de la kurda lingvo ellaborita de Erebê Şemo kaj İshak Marogulov inter 1928-1929 per decido de la registaro de la Armena Soveta Socialisma Respubliko. Tial Jindi estis devigata konverti siajn tekstojn en la Şemo-Marogulov-alfabeto, kiu konsistas el latinalfabetaj literoj, al la cirila alfabeto[3] [4].

Jindi kompletigis siajn studojn en 1946 kaj publikigis la novan alfabeton en la sama jaro. Tiu ĉi alfabeto estis uzita en kurda instruado en la Armena SSR, la Kartvela SSR kaj pluraj centraziaj sovetiaj respublikoj[5]. La nova alfabeto ankaŭ estis uzita en gazetoj, libroj kaj kursmaterialoj.

En 1959, li komencis labori en la sekcio Orientaj Studoj de la Armena Akademio de Sciencoj. Li estis la estro de la sekcio Kurdologio dum 8 jaroj.

Li donis prelegojn pri kurda literaturo kaj kurda lingvo en la Erevana Ŝtata Universitato de 1968 ĝis 1974.

Verkaro redakti

La unuaj verkoj de Heciyê Cindî estis publikigitaj en 1930. Li verkis librojn por kurdaj lernejoj en la 1930-aj jaroj. Verkoj kiel ekzemple "Kurdaj Popolaj Fabeloj" (Һ'ьк'йатед щьмаә'тә к'ӧрдие), "Nova Mateno" (Сьва т'әзә) kaj "Kurda Folkloro" (Фолклоера estis la unua el ses volumoj) publikigita en 1961, estas kelkaj el liaj verkoj. [6] Cindi faris sciencajn studojn pri kurda folkloro kaj literaturo. Li ankaŭ tradukis verkojn de sovetiaj kurdaj verkistoj kaj poetoj. Li publikigis sian historian romanon "Helpo" (На помощь) en 1967 [7]

Referencoj redakti

  1. (rusa) "АДЖИ́Э ДЖИ́НДИ", Arkivita el la originalo la 19-an de novembro 2017
  2. Hewarî, Novel, p. 422, Roja Nû Publishers, Stockholm, 1999. ISBN 91-7672-045-4
  3. (tr) "Kürt diyarının Bilinmeyen Saklı Tarihi" (La nekonata kaŝita historio de Kurdistano). Arkivita el la originalo la 31an de januaro 2017
  4. Kurmanji Folklore, Emînê Evdal, 1936.
  5. Mesele û Xeberokên Cimeta Kurda, s. 800, 1985.
  6. "Heciyê Cindi - SARA Distribution". Arkivita de la originalo, la 1-an de februaro 2020
  7. Hikayetên Civata Kurdan, Erivan, 1959. (Republikigita de Apec, 112 p., İsveç, 1996. ISBN 91-87730-94-4

Noto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Heciyê Cindî en la turka Vikipedio.