Heinrich Eduard Schmieder

Heinrich Eduard SCHMIEDER (naskiĝinta la 17-an de februaro 1794 en in Kösen (Pforta), mortinta la 11-an de aŭgusto 1893 en Wittenberg) estis germana teologo. Li ankaŭ estis civitana honoro je Wittenberg.

VivoRedakti

Estante filo de predikisto kaj spirita inspektista Johann Christoph Cölestin Schmieder li transloĝiĝis post ties morto kun la patrino je Naumburg (Saale). En 1801 iĝis reloĝiĝo en Schulpforta, kie direktorestris tiam Karl David Ilgen. En 1811 enmatrikuliĝis Schmieder ĉe la teologia fakultato de la Universitato de Lepsiko. Post studfino li ekameniĝis en 1814 en Dresden kaj eklaboris kiel privata edukisto. Post fondo de la unua Reĝa predikista seminario en Wittenberg en 1817 Schmieder tuj iris tien. Influite de la instruistoj Karl Ludwig Nitzsch kaj Heinrich Leonhard Heubner li religie kaj religiscience pli kaj pli fortiĝis. Kiel Heubner li iĝis ano de Novluteranismo rifuzante sekve la de la reĝo ordonita malnovprusia ekleziunion (EKapU),

AgadoRedakti

Laŭ propono de Heubner li iĝis en la 13.4.1819 legatarporparolanto en Romo. La saman tagon li edzinigis Auguste Meurer kun kiu li restis rome ĝis la 17.11.1823. Rome lia laboro laŭde agnoskitis tiel ke oni ofertis al li lian iaman profesorecon de la patro je Schulpforta. Reprezentanto la tradician interpreton de luteranismo li suferis ataketojn kaj pli kaj pli malbone seniĝis. Post morto de la edzino kaj postlaso de ok infanoj li serĉis novan deĵorlokon. Sukceso estis en 1839 en Wittenberg kiel inspektoro kaj dua estro de la porpredikantista seminario. Post kiam Heubner mortis en 1853 Schmiedner posteŭlis. Intertempe lia kuzino Sophie Schmieder okupiĝis pri la multo da infanoj; pro nesufiĉanta salajro li iĝis tria diakono de la Urba kirko kion li kelkajn jarojn poste lasis pro labora troŝarĝiĝo.

GravecoRedakti

Schmieder sekvis atente ĉiajn tendencojn de la siatempa teologio neniam estante scienca teologo. Inverse li estis modesta, pia kaj biblien orientiĝanta fidelulo. Sciencaj laboroj imponaj de li ne ekzistas: nur etaj prelegoj pri eklezihistorio aŭ bibliaj problemoj kaj kelkaj predikoj de li libre presitis. Sed li imponis per persona varmeco kaj je kredo orientiĝinta taskoplenumo.En 1838 li orientiĝis pri Interna misio kaj sidis en la centra estraro. Krome li transprenis la estradon de la Porknaba savejo Knabenrettungshaus (la nuna Glöcknerstift). Pro ke liam mensaj kapabloj restis longege li ankoraŭ ĝis 1884 aktivis en la porpredikista institucio malgraŭ kelkaj provoj retirigi lin perforte per ministeriaj decidoj.

HonorojRedakti

La teologia fakultato de la Universitato de Kenigsbergo doktorigis lin honore en 1844. En la 28.3.1869 Wittenberg nomumis lin honora civitano post 50 jaroj da benita kaj benanta agadoj. Samtage oni dekoraciis lin per la prusia Ruĝa agloordeno de 2-a klaso kaj kverkaĵoj. En 1862 li nomumitis konsistoria konsilisto en 1862 supera konsistoria konsilisto.

FamilioRedakti

Schmieder nuptis en 1819 Augusta Meurer kaj poste la kuzinon Sophie Schmieder. Kun Augusta li havis ok infanojn:

  • Coelestin (1822-1904), medicinisto
  • Rudolf (1824-1917), paroĥestro
  • Karl (1825-1907), juĝisto
  • Sophie, edzino de paroĥestro Robert Wichmann
  • Friedrich (1828-1834)
  • Maria (1830-1912) in Wittenberg), edzino de profesoro Eduard Gustav Meuß
  • Paul (1832-1910), gimnaziestro

Verkoj (elekto)Redakti

  • Einleitung in die kirchliche Symbolik für Gelehrtenschulen: nebst dem deutschen und lateinischen Texte der Augsburgischen Confession als Grundlage für den mündlichen Unterricht. Leipzig 1835, 1845 (surrete)
  • Evangelisches Lehrbuch für Schüler der oberen Classen auf Gelehrtenschulen. Leipzig 1838 (surrete)
  • Karl Friedrich Göschel Dr. jur. weiland Präsident des Consistoriums der Provinz Sachsen. Berlin 1863 (surrete)
  • Petrus Waldus und Franz von Assisi. Berlin 1854
  • Das hohepriesterliche Gebet unsers Herrn Jesu Christi: zwanzig Betrachtungen. 1848
  • Die christliche Religionslehre: zur Anregung und Unterweisung für Schüler der ersten Classe auf Gelehrtenschulen. 1833, 1838, 1863
  • Der Geist der Unirten evangelischen Kirche. 1846
  • Pforte eine Wohnstäte des göttlichen Segens: Einige Worte bei der kirchlichen Morgeufeier des Stiftungsfestes der königlichen Landesschule Pforte. 1827
  • Zeugniß von Christo: in Predigten, gehalten zu Rom und zu Pforte. 1829
  • Die Heilige Schrift. 1853, 1854, 1863, 1893
  • Der Seelenfreund. 1841
  • Luther, der Apostel des deutschen Volkes: Predigt zu Dr. Martin Luthers Gedächtnißfeier am 18. Februar 1846 in der Schloßkirche zu Wittenberg gehalten. 1846
  • Gedanken über die Deutlichkeit und Vollständigkeit der Bibel: Worte der Einladung zur sechsundvierzigsten Stiftungsfeier der preussischen Haupt-Bibel-Gesellschaft welche am 10. October 1860 Nachmittags 6 Uhr in der Dreifaltigkeits-Kirche wird begangen werden. 1846
  • Über den Ursprung des bischöflichen Amtes. 1856
  • Abend-Andachten des Evangelischen Prediger-Seminars in Wittenberg: Zehn geistliche Reden. 1860
  • Ueber die Schmach der Bekehrung. 1829
  • Commentarii de vitis pastorum et inspectorum Portensium. 1838
  • Erinnerungen aus meinem Leben (1794 - 1823), herausg. von Paul Schmieder, Schleusingen, 1892
Eldonistece
  • Mein Lebensmorgen: Nachgelassene Schrift. Zur Geschichte der Jahre 1787–1822. Berlin 1865

LiteraturoRedakti

  • Stefan Laube: Das Lutherhaus Wittenberg – Eine Museumsgeschichte, evangelischen Verlagsanstalt, Leipzig, 2003 ISBN 3-374-02052-6
  • Otto Dibelius: Das königliche Predigerseminar 1817-1918. Berlin, 1917
  • Rudi Lipinski: Ehrenbürger Wittenbergs In: Mitteldeutschen Zeitung vom 7. August 1993
  • Niebour: Die Ehrenbürger der Lutherstadt Wittenberg. In: Blätter für Heimatgeschichte, April 1933, Beilage der Wittenberger Zeitung
  • Veronika Albrecht-Birkner: Pfarrerbuch der Kirchenprovinz Sachsen. Evangelische Verlagsanstalt, Leipzig, 2008
  • "Schmieder, Heinrich“ fare de August Wächtler, ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, Band 54 (1908), p. 115–124 (tie ĉi interrete)