Jean Joseph Henri TOUSSAINT [tusen] (naskiĝis la 30-an de aprilo 1847, mortis la 3-an de aŭgusto 1890) estis franca veterinaro naskiĝinta en Rouvres-la-Chétive, departemento Vosges.

Henri Toussaint
Persona informo
Henry Toussaint
Naskiĝo 30-an de aprilo 1847 (1847-04-30)
en Rouvres-la-Chétive
Morto 3-an de aŭgusto 1890 (1890-08-03) (43-jaraĝa)
en Tuluzo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater bestokuraca nacia lernejo de Liono vd
Profesio
Okupo bestokuracistobiologo • parazitologo vd
Aktiva en LionoTuluzo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1869 li diplomiĝis el la Altlernejo de Veterinara medicino en Liono. En 1876 li estis nomumita profesoro de anatomio, fiziologo kaj zoologio en la École nationale vétérinaire de Tuluzo.

Toussaint estas memorita pro kontribuoj kiujn li faris en la kampo de bakteriologio. El siaj esploroj, li direktoris gravajn esplorojn pri kokoĥolero,[1] sepso, kaj tuberkulozo.

Probable, lia plej grva kontribuo estis la disvolvigo de metodo por vakcinado kontraŭ antrakso. Tamen, oni atribuis la kreadon de la vakcino kontraŭ antrakso al Louis Pasteur, post la fama pruvo fare de Pasteur de la vakcinado al ŝafoj en Pouilly-le-Fort de la 5-a ĝis la 31-a de majo 1881. En Pouilly-le-Fort, Pasteur uzis vakcinon malfortigitan per kalia dukromiato, uzante procezon similan al tiu de Toussaint, kiu estis publikiginta rimedojn de mildigo fare de alia antisepso, nome fenolo. Pasteur neniam donis agnoskon al Toussaint kaj lia malkovro. Nevo de Pasteur, bakteriologo Adrien Loir (1862-1941) konis la laboron de Toussaint pri la vakcino, kiun li dokumentis en traktaĵo de 1938 nome À l'ombre de Pasteur ("Sub la ombro de Pasteur").

El 1881, Toussaint estis en malbona sanstato, registrite kiel pro nervo-rilata malsano. Li mortis la 3-an de aŭgusto 1890 estante 43-jaraĝa.

Referencoj redakti

  1. Rom, Harré. (2002) “The discovery of the attenuation of 'viruses'”, Great scientific experiments : twenty experiments that changed our view of the world. Dover Publications. ISBN 0-486-42263-1.