Henry Morgenthau (la juna)

Henry MORGENTHAU (naskiĝis la 11-an de majo 1891 en Novjorko, Usono, mortis la 6-an de februaro 1967, samloke) estis usona politikisto de la Demokrata Partio. Morgenthau estis financministro de 1934 ĝis 1945, kaj dum tiu ĉi periodo ankaŭ havis konsiderindan influon al usona ekstera politiko sub Franklin D. Roosevelt [1] [2][3].

Henry Morgenthau
Persona informo
Naskiĝo 11-an de majo 1891 (1891-05-11)
en Nov-Jorko
Morto 6-an de februaro 1967 (1967-02-06) (75-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Tombo Mount Pleasant Cemetery vd
Religio judismo vd
Lingvoj usona angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Cornell • Lernejo Phillips Exeter • Dwight School vd
Partio Demokrata Partio vd
Subskribo Henry Morgenthau (la juna)
Familio
Patro Henry Morgenthau vd
Edz(in)o Elinor Morgenthau vd
Infanoj Robert M. Morgenthau • Henry Morgenthau III • Joan Morgenthau Hirschhorn vd
Profesio
Okupo politikistoekonomikisto vd
Verkado
Verkoj Germany is Our Problem vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estas konata pro la Morgenthau-plano [4]. Post lia eksiĝo, Morgenthau restis dum pluraj jaroj aktiva membro de grupo kiu (kune kun aliaj famuloj kiel ekzemple Eleanor Roosevelt, la antaŭa Unua Damo) pledis por severa traktado de venkita Germanio ( malmola paco ).

Familia historio redakti

Li estis naskita en elstara juda familio en Novjorko. La familio havis germanan devenon. Lia samnoma patro Henry Morgenthau Sr. estis ambasadoro al la Otomana Imperio kaj estis tie unu el la plej gravaj atestantoj al la genocido de la armenaj en 1915. La juna Henry vizitis sian patron en Konstantinopolo kaj estis profunde trafita per la genocido en Turkio.

Alia bonkonata figuro en la familio estas la nevino de Morgenthau, la memlernita historiisto Barbara Tuchman. Lia filo Robert M. Morgenthau estis respektata manhatana prokuroro.

Referencoj redakti

  1. Herman, Arthur. Freedom's Forge: How American Business Produced Victory in World War II, pp. 9–11, 125–7, Random House, New York, NY, 2012. (ISBN 978-1-4000-6964-4).
  2. (1945) Succession to the Presidency, CQ Researcher Online. CQ Press, p. 193–211.
  3. Hugh E. Evans. (2002) The Hidden Campaign: FDR's Health and the 1944 Election. M.E. Sharpe. ISBN 978-0-7656-0855-0. “henry morgenthau first in line to presidency.”.
  4. May 2000.

Eksteraj ligiloj redakti